Lingvo de instruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo de instruado estas la lingvo, pere de kiu, oni instruas kaj lernas en lernejoj, gimnazioj, kolegioj, universitatoj, kaj aliaj lokoj de lernado.

Instruadlingvo, riĉeco, kaj teĥnologio[redakti | redakti fonton]

Supraĵe, ŝajnas parencon inter lingvo de instruado kaj riĉeco kaj teĥnologia kapablo de socio. Samtempe, ekzistas gravaj esceptoj.

Unua mondo[redakti | redakti fonton]

En la unua mondo, ofte la lingvo de instruado en socio estas la lingvo, kiun la socianoj parolas gepatre. La unua mondo konsistas el riĉaj kaj teĥnologie alte kapablaj nacioj, nome Francujo, Germanujo, Usono, Japanujo, Anglujo, kaj Sud-Koreujo. En tiuj ĉi landoj, la lingvo de instruado estas gepatra lingvo de la socio. Studentoj en tiuj ĉi landoj povas gajni altnivelan edukadon per sia gepatra lingvo.

Tria mondo[redakti | redakti fonton]

En la tria mondo, ĉefe la lingvo de lernado estas aŭ la lingvo de pli influa najbara socio aŭ koloniinta lando. La tria mondo konsistas el malriĉaj kaj teĥnologie malaltnivelaj nacioj. En tiuj ĉi landoj, la lingvo de lernado ofte estas la lingvo de koloniinto, nome angla, franca, portugala, aŭ rusa. Afrikaj landoj ĉefe uzas anglan, francan, portugalan, aŭ hispanan en universitatoj. Krom araba kaj afrikansa, neniun lingvon afrikan oni uzas por altlingva edukado. La situacio sin montras ankaŭ en Azio. En Sudazio, preskaŭ ĉiom da altnivela pedagogio okazas per la lingvo de koloniinto - nome la angla.

Esceptoj[redakti | redakti fonton]

Vietnamio, Tajlando, Indonezio, kaj la nacioj de Latinameriko instruas per la plej populara lingvo en siaj socioj. Ili nek estas riĉaj, nek teĥnologie alte kapablaj.

Singapuro uzas anglan, kiun tie oni ne parolas gepatre. Ĝi estas unu el la plej riĉaj landoj en Azio.