Listo de dukoj de Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Listo de la dukoj de Akvitanio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Akvitanio (homonimoj).

Tio estas listo de princoj, reĝoj kaj dukoj de duklando Akvitanio.

Merovidaj reĝoj de Akvitanio[redakti | redakti fonton]

Datoj Reĝoj Notoj
584-585 Gondovald supoza filo de Klotaro la Unua, agnoskigis sin kiel reĝon en Akvitanio
629-631 Caribert la Dua franka reĝo, filo de Klotaro la Dua, reĝo de frankoj, kiu heredigis al li Akvitanion.

Princoj de Akvitanio[redakti | redakti fonton]

Datoj Princoj Notoj
660-671/672 Félix[1] patrice de Akvitanio
ĉ.671-ĉ.676 Lupo, duko de Akvitanio ribele kontraŭ Félix
av.718-735 Eudes († 735)
735-735 Hatton († 735) filo de la antaŭulo
735-745 Hunald la Unua († 774) frato de la antaŭulo, abdikis en 745 por izoliĝi en monaĥejo de insulo Ré
745-768 Waïfre († 768) filo de la antaŭulo
768-769 Hunald la Unua († 774) denove (aŭ Hunald la Dua, filo de Waïfre ?) battu par Charlemagne qui s'empare de l'Aquitaine

Karolidaj reĝoj de Akvitanio[redakti | redakti fonton]

Dates Rois Notes
781-814 Ludoviko la Unua la Pia aŭ la Pacema (778 † 840) filo de Karolo la Granda, fariĝis reĝo de frankoj kaj okcidenta imperiestro de 814 à 840.
814-832 Pipino la Unua (797 † 838) filo de Ludoviko la Unua la Pia, eksigita post ribelo kontraŭ sia patro
832-834 Karolo la Dua la Kalva (823 † 877) lasta filo de Ludoviko la Unua la Pia.
834-838 Pipino la Unua, denove Post venka ribelo kun Lotario la Unua kontraŭ ilia patro, li reakiris Akvitanion
838-845 Karolo la Dua la Kalva denove.
843/5-848 Pipino la Dua la Juna (823 † post 864) filo de Pipino la Unua. Titola reĝo de Akvitanio post la morto de lia patro en 838, kun subteno de parto de akvitania nobelaro. Li konkeris Tuluzon en 843 kaj estis agnoskita reĝo de sia onklo Karolo la Kalva en 845. Li estis eksigita en 848 de siaj regatoj, kiuj reaniĝis al Karolo la Kalva.
848-854 neniu aparta reĝo de Akvitanio, la reĝlando estis kunigita al reĝlando Okcidenta Francio
854 Pipino la Dua la Juna, denove
855-863 Karlo la Infano (847 † 866) filo de Karolo la Dua la Kalva, sentitoligita en 863 pro edziĝo sen konsento de lia patro.
863-865 neniu aparta reĝo de Akvitanio, la reĝlando estis kunigita al reĝlando Okcidenta Francio
865-866 Karlo la Infano, denove
867-877 Ludoviko la Dua la Balbuta (846 † 879) frato de la antaŭulo
877-880 neniu aparta reĝo de Akvitanio, la reĝlando estis kunigita al reĝlando Okcidenta Francio
880-884 Carloman II (867 † 884), roi des Francs et des Aquitains en 882 filo de la antaŭulo
882-980 neniu aparta reĝo de Akvitanio sed reĝoj de frankoj, kiuj titolis sin kelkfoje reĝoj de frankoj kaj akvitanoj.
980-982 Ludoviko la Kvina (ĉ.967 † 987) estonta reĝo de Francio kun la nomo Ludoviko la Kvina, filo de la reĝo de frankoj Lotaro.

Dukoj de Akvitanio[redakti | redakti fonton]

Datoj Dukoj Notoj
778-787 Corson nomumita de Karolo la Granda
790-806 Vilhelmo de Gellone
843 Begon
854-866 Ramnulf (aŭ Renoul) la Unua († 866) grafo de Poitiers, filo de Gerardo, grafo de Aŭvernjo
888-890 Ramnulf (aŭ Renoul) la Dua († 890) grafo de Poitiers, filo de Ramnulf la Unua. Li titolis sin duko de Akvitanio post la morto de Karlo la 3-a la Dika kaj rifuzas suverenecon de reĝo Eŭdo
893/909-918 Vilhelmo la Unua la Pia († 918) Parenco de Ramnulf la Dua, markizo de Gothie, grafo de Aŭvernjo, de Berio, de Makono, de Limoĝio kaj de Liono. Kvalifikita dux en 893, kaj dux Aquitanorum en 909
918-926 Vilhelmo la Dua la Juna († 926) nevo de la antaŭulo
926-927 Acfred († 927) frato de la antaŭulo. Li nomumis Ebles Manzer por regi post li
927-932 Ebles Manzer (la Bastardo) († 934) grafo de Poitiers, filo de Ramnulf la Dua. En 932, Raulo de Burgonjo, reĝo de Francio, prenas Akvitanion de li por doni ĝin al Rajmondo Pons
932-936 Rajmondo Pons († 936) grafo de Tuluzo.
959-963 Vilhelmo la Tria Tête d'étoupe († 963) Filo de Ebles Manzer. Grafo de Poitiers de Limoĝio kaj Aŭvernjo
Kvalifikita « grafo de duklando Akvitanio » aŭ de « grafo palatina de Akvitanio », sed ne « duko de Akvitanio ».
963-995 Vilhelmo la Kvara Fièrebrace († 995) grafo de Poitiers, filo de la antaŭulo
995-1030 Vilhelmo la Kvina la Granda († 1030) grafo de Poitiers, filo de la antaŭulo
1030-1038 Vilhelmo la Sesa la Dika († 1038) grafo de Poitiers, filo de la antaŭulo
1038-1039 Eŭdo († 1039) grafo de Gaskonio de 1032 ĝis 1039, grafo de Poitiers, filo de Vilhelmo la Granda kaj duonfrato de la antaŭulo
1039-1058 Vilhelmo la Sepa Aigret († 1058) grafo de Poitiers, filo de Vilhelmo la Granda kaj duonfrato de la antaŭuloj
1058-1086 Guy-Geoffroy-Guillaume la Oka († 1086) grafo de Gaskonio de 1052 ĝis 1086, grafo de Poitiers, frato de la antaŭulo
1086-1126 Vilhelmo la 9-a, la Trobadoro († 1126) grafo de Poitiers kaj de Gaskonio, filo de la antaŭulo
1126-1137 Vilhelmo la 10-a, la Tuluzano († 1137) grafo de Poitiers kaj de Gaskonio, filo de la antaŭulo
1137-1204 Eleonora de Akvitanio (1122 † 1204) grafino de Poitiers kaj de Gaskonio, plej aĝa filino de la antaŭulo, edzino unue de Ludoviko la Sepa la Juna, reĝo de Francio, de kiu ŝi divorcas en 1152 kaj poste edziniĝas al la reĝo Henriko la Dua, estonta reĝo de Anglio.
1137-1152 Ludoviko la Sepa la Juna (1120 † 1180) reĝo de frankoj, unua edzo de Eleonora de Akvitanio
1152-1169 Henriko la Dua (1133 † 1189) reĝo de Anglio, duko de Normandio kaj grafo de Anĵuo, dua edzo de Eleonora de Akvitanio
1169-1196 Rikardo la Unua la Leonkora (1157 † 1199) filo de Henriko la Dua kaj de Eleonora de Akvitanio ; fariĝis reĝo de Anglio en 1189
1196-1198 Otto la Kvara (1176 † 1218) nevo de Rikardo la Leonkora, kiu donis al li Potevion kaj Akvitanion. Otto redonis ĝin al li en 1198, kiam li estis elektita reĝo de Romianoj (Otto la Kvara)
1198-1199 Rikardo la Unua la Leonkora (1157 † 1199), denove 50px|center
1199-1216 Johano la Sentera (1166 † 1216) En 1204, Potevio estis konkerita de Filipo Aŭgusto kiu kunigis ĝin al la reĝa bieno

Reĝoj de Anglio - dukoj de Akvitanio aŭ de Gujeno: Gujeno estas popola misformo de vorto Akvitanio, kun intera formo "Aguiaine" en la 12-a 13-a jc, la komenca litero "A" iom post iom malaperis. Gujeno estas la formo, kiu estis la plej uzata kaj populara por la lokaj loĝantaroj de la 13-a jc ĝis la 18-a jc. Akvitanio aperis kiel termino pli arkaikiga kaj pli klera.

1216-1272 Henriko la Tria (1207 † 1272) filo de Johano la Sentera
1272-1307 Eduardo la Unua (1239 † 1307) filo de la antaŭulo
1307-1325 Eduardo la Dua (1284 † 1327) filo de la antaŭulo
1325-1362 Eduarda la Tria (1312 † 1377) filo de la antaŭulo, duko de Akvitanio en 1325 per apanaĝo, fariĝis reĝo de Anglio en 1327.
Titolita "senjoro de Akvitanio" ekde 1360 (traktato de Brétigny), li altigis Akvitanion al princlando por sia filo Eduardo de Woodstock:
1362-1372 Eduardo la KvaraEduardo de Woodstock (1330 † 1376) filo de la antaŭulo, princo de Akvitanio kaj de Kimrujo, kromnomata ekde la 16-a jc la Nigra Princo
1372-1377 Eduardo la Tria (1312 † 1377) denove Post la morto de sia filo, li refariĝis duko de Akvitanio
1377-1390 Rikardo la Dua de Bordozo (1367 † 1400) filo de Eduardo de Woodstock. Li konfidis en 1390 la duklandon Akvitanio al sia onklo Johano de Gento
1390-1399 Johano de Gento (1340 † 1399) Ankaŭ duko de Lankastro, la parlamento konsentis al li la titolon duko de Akvitanio en 1390.
1399-1400 Henriko la Kvara (1367 † 1413) filo de Johano de Gand kaj postanto de Rikardo la Dua
1400-1422 Henriko la Kvina (1387 † 1422) filo de la antaŭulo, titolita kiel duko de Akvitanio kaj princo de Kimrujo ekde 1400
1422-1453 Henriko la Sesa (1421 † 1471) filo de la antaŭulo, perdis en 1453 Akvitanion, kiu estis konkerita de Francio

Apanaĝaj dukoj[redakti | redakti fonton]

Datoj Dukoj Notoj Ŝildoj
1469-1472 Karolo de Francio (1446 † 1472) En 1469, la reĝo de Francio Ludoviko la Dekunua rekreis duklandon Akvitanio aŭ Gujeno por sia malpli aĝa frato Karolo de Francio, kiu mortis en 1472.
1753-1754 Xavier de Francio (1753 † 1754) nepo de reĝo Ludoviko la Dekkvina kaj plejaĝa frato de Ludoviko la Deksesa, Ludoviko la Dekoka kaj Karolo la Deka. Titolita de sia avo je neskiĝo, li mortis kiam li estis 5-monata.

Ĝentilecaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Datoj Duko Notoj
19722000 Gonzalve de Bourbon (1937 † 2000) fils cadet du prétendant légitimiste au trône de France Jacques Henri de Bourbon, « duc d'Anjou et de Ségovie ». Titré par son père le 21 septembre 1972. Le titre est toujours porté par sa veuve, la princesse Emanuelle de Bourbon, née Pratolongo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Les comtes de Poitou, ducs d'Aquitaine 778-1204", de Michel Dillange, eld. "Geste éd.", 1995, 303 paĝoj, isbn = 2-910919-09-9, issn = 1269-9454, bnf = 35804152x.