Lucinda Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucinda Williams
Persona informo
Lucinda Williams
Naskonomo Lucinda Gayl Williams
Naskiĝo 26-an de januaro 1953 (1953-01-26) (71-jaraĝa)
en Lago Karolo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Miller Williams vd
Profesio
Okupo kantaŭtorokomponistomuzikproduktistoaranĝisto • entreprenisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1978– vd
Verkado
Verkoj Happy Woman Blues ❦
Ramblin' ❦
Lucinda Williams ❦
Sweet Old World ❦
Essence ❦
World Without Tears ❦
Live @ The Fillmore ❦
West ❦
Little Honey ❦
Blessed ❦
Down Where the Spirit Meets the Bone ❦
The Ghosts of Highway 20 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucinda WILLIAMS (naskita la 26-an de januaro 1953 ) estas usona popolmuzika, roka kaj blusa kantisto kaj poeto.

Ŝiaj unuaj albumoj surbendigitaj en 1978 kaj 1980 ricevis tre malmulte da atento de la amaskomunikilaro kaj publiko. En 1988, Williams publikigis albumon portantan ŝian nomon kiu diskonigis ŝin kaj ekis ŝian famon.

En 1998 ŝi publikigis sian plej sukcesan albumon "Car Wheels on a Gravel Road", pro kiu ŝi gajnis Grammy Award. Ekde tiu ĉi albumo, ŝi publikigis sep pliajn albumojn, kiuj ne havis la saman kapturnigan sukceson.

En 2002 ŝi estis elektita de la revuo Time kiel la plej bona usona poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Williams estis naskita en Lake Charles, Luiziano, la filino de poeto kaj literaturprofesoro Miller Williams kaj amatora pianisto. Ŝiaj gepatroj divorcis en la mez-1960-aj jaroj, kiam ŝia patro gajnis gepatrorajton de ŝi kaj ŝiaj pli junaj gefratoj.

Kiel ŝia patro, ŝi ankaŭ suferas de malfermita spino. Williams neniam finis mezlernejon, sed estis akceptita studi ĉe la Universitato de Arkansaso. Williams komencis verki 6-jaraĝa kaj montris altiron al muziko en frua aĝo. Ŝi komencis ludi la gitaron 12-jaraĝa. La unua viva prezento de Williams okazis kiam estis 17-jaraĝa en Meksikurbo kiel parto de duopo kun amiko, banĝludanto nomita Clark Jones.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Jaro Nomo de albumo
1979 Ramblin'
1980 Happy Woman Blues
1988 Lucinda Williams
1992 Sweet Old World
1998 Car Wheels on a Gravel Road
2001 Essence
2003 World Without Tears
2005 Live @ The Fillmore
2007 West
2008 Little Honey
2011 Blessed
2014 Down Where the Spirit Meets the Bone
2016 The Ghosts of Highway 20
2017 This Sweet Old World
2020 Good Souls Better Angels

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]