Ludivine Sagnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludivine Sagnier
Ludivine Sagnier 2013.jpg
Naskonomo Ludivine Sagnier
Naskiĝo 3-a de julio 1979
La Celle-Saint-Cloud, Francio
v  d  r
Information icon.svg

Ludivine SAGNIER (naskiĝis la 3-an de julio 1979 en La Celle-Saint-Cloud en departemento Yvelines) estas franca aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum ok jaroj, Ludivine Sagnier vizitis kursojn de teatro en Sèvres antaŭ ol eniri en 1994 en la Nacian Konservatorion de Drama Arto de Versailles. Tie ŝi gajnis unuajn premiojn en klasika kaj moderna konkursoj.

Naŭ-jaraĝa, ŝi aperis en filmo Les Maris, les femmes, les amants kaj poste sinsekvis roloj antaŭ ol ŝi fariĝis grava aktorino de la nova generacio.

Ŝi fariĝis preferata aktorino de François Ozon kun kiu ŝi rolis en tri filmoj, kiuj rivelis ŝin al la publiko, kunlaborante kun reĝisoroj Alain Resnais, Yvan Attal, Claude Miller, Claude Chabrol en La fille coupée en deux kaj pli poste kun Christophe Honoré en Les Chansons d'amour.

Ŝi estis kunulino de komediisto Nicolas Duvauchelle, renkontita dum filmado de Une aventure, kun kiu ŝi havis filinon Bonnie naskitan la 25-an de marto 2005.

Ŝi nun estas kunulino de reĝisoro Kim Chapiron (Sheitan), kun kiu ŝi havis filinon Ly Lan naskitan la 3-an de januaro 2009.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]