Ludwig Klauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Klauer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1782 (1782-09-01)
en Vajmaro
Morto 1-an de januaro 1815 (1815-01-01) (32-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Johann Christian Ludwig KLAUER (naskiĝinta la 1-an de septembro 1782 en Vajmaro, malaperis post 1813) estis germana skulptisto. Lia patro estis la vajmara kortegskulptisto Martin Gottlieb Klauer.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la patra morto en 1801 li plutenadis kun la patrino ties atelieron. Ĉu Ludwig akceptis produktgame novajn terakotaĵojn ne certas.[1] Novigo de la mendokatalogo de la patro[2] ĉiuokaze ne okazis.

En 1805 li faris de Friedrich Schiller mortmaskon.[3] La patra ateliero funkciis ĝis 1806 alfrontante financajn malagrablaĵojn.[4] Post la kontraŭnapoleonaj militoj Ludwig Klauer ankoraŭ mallongan tempon troviĝis en Vajmaro. Pri la posta sorto de li regas nescio.[5]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Imitante la patron li portretis elstarulojn, ekz. Christoph Martin Wieland, Johann Gottfried Herder aŭ la dukinon Anna Amalia.[6] Ĝenerale eblas diri ke lia graveco skulptista por Vajmaro ne estis nesignifa. Grandaj statuoj de li tamen ne konatas; inverse lia ŝilera busto furoris.[5] Busto de Wieland iam estis ĉe Schiller-domo, kies tre simila kopio estis je Biblioteko Dukino Anna Amalia; ĝin komentis Eduard Scheidemantel.[7][8] En la ĉefa ejo de Wieland-bieno (Oßmannstedt) ĝi konserviĝas nuntempe.[9] En 1805 prezentitis ambaŭ bustoj ĉe la gazeto "Journal des Luxus und der Moden". Samo validas por la gall-a organkranio en gipso.[10]

Eĉ en la natursciencaj kolektoj de Johann Wolfgang von Goethe troviĝas gall-a kranio. Ĝi tamen ne originas el la Klauer-ateliero (kiu preferis organizi mendosendadon pere de la kontoroj de Friedrich Justin Bertuch) sed ekspeditis fare de la anatomo Justus Christian Loder.[11] Certe venis de Goethe mem la instigo por Klauer ankaŭ ekoferti la demonstrokranon. La kranaj doktrinoj de Klauer tiam modis.[12]

Ludwig estis inter la malmulto da funebraj ĉeestantoj de la ŝilera entombiĝo kaj tre verŝajne portis la ŝileran sarkofagon.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katharina Lippold: "Klassizistische Terrakotten aus der »Kunstbacksteinfabrik« von Martin Gottlieb Klauer." Ĉe: Anna Amalia, Carl August und das Ereignis Weimar, eldonis Hellmut Seemann, Göttingen 2007, p. 292–302, konkrete p. 301
  2. Beschreibung und Verzeichniss der TOREUTICA-WAARE der Klauerschen Kunst-Fabrik zu Weimar, eldonis Martin Gottlieb Klauer. Mit Kupfern. (Erster-Zweyter Heft), Weimar 1800
  3. Gabriele Oswald: "Friedrich Schillers Totenmaske". Ĉe: TLZ, 13.11.2004
  4. Charlotte Schreiter: Antike um jeden Preis. Gipsabgüsse und Kopien antiker Plastik am Ende des 18. Jahrhunderts. Berlin/Boston 2014, p. 349
  5. 5,0 5,1 http://www.goethezeitportal.de/wissen/illustrationen/friedrich-schiller/schiller-portraets.html
  6. https://www.klassik-stiftung.de/service/fotothek/fotothek-online/?q=Johann%20Christian%20Ludwig%20Klauer
  7. Eduard Scheidemantel: "Eine wiederaufgefundene Wielandbüste Ludwig Klauers". Ĉe: Jahrbuch der Goethe-Gesellschaft 11 (1925), p. 298–301. surrete
  8. Alois John: "Eines Deutsch-Böhmen Besuch in Jena und Weimar. Aus Anton Dittrichs Tagebuch". Ĉe: Jahrbuch der Goethe-Gesellschaft 11 (1925) p. 302–309. surrete
  9. https://www.akg-images.com/archive/-2UMDHU2AHQXN.html
  10. Journal des Luxus und der Moden (1805), Kunst. 1. Büsten von Schiller und Wieland; von Klauer, p. 736–737
  11. Kristin Knebel, Gisela Maul, Thomas Schmuck (eld.): Abenteuer der Vernunft. Goethe und die Naturwissenschaften um 1800. Sandstein, Dresden 2019, ISBN 978-3-95498-486-2, p. 242–251. Konkrete p. 247-248
  12. https://blog.klassik-stiftung.de/goethe-und-die-gallsche-schaedellehre/
  13. Carl Leberecht Schwabe, Julius Schwabe: Schiller’s Beerdigung und die Aufsuchung und Beisetzung seiner Gebeine. Brockhaus, Leipzig 1852, p. 16 (surrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. "Klauer, Johann Christian Ludwig". Ĉe: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart, volumo 20, E. A. Seemann, Leipzig 1927, p. 415

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Christian Ludwig Klauer en la germana Vikipedio.