Lukumo
Lukumo (turke: Lokum, greke: Loukoumia) estas tre dolĉa frandaĵo kiu estas multmanĝata en Turkio, Cipro kaj en la Balkanlandoj kiel Grekio kaj Albanio.
La frandaĵo ĉefe konsistas el sukero, fruktoj, ĝelo kaj iom da nuksetoj (kiel aveloj, migdaloj aŭ pistakoj), kaj kokoso kaj povas havi diversajn kolorojn.