Lutz Heck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutz Heck
Persona informo
Naskonomo Ludwig Georg Heinrich Heck
Naskiĝo 23-an de aprilo 1892 (1892-04-23)
en Berlino
Morto 6-an de aprilo 1983 (1983-04-06) (90-jaraĝa)
en Wiesbaden
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Lutz Heck
Familio
Patro Ludwig Heck
Okupo
Okupo biologoverkistozoologo
vdr

Ludwig Georg Heinrich Heck, nomita Lutz Heck (germane, prononco [luts HEK], naskiĝis la 23-an de aprilo 1892 en Berlino kaj mortis la 6-an de aprilo 1983 en Wiesbaden), estis germana zoologo, bestesploristo kaj bestlibra aŭtoro. Inter 1932 kaj 1945, Heck estis direktoro de la Zoologia ĝardeno de Berlino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lutz Heck naskiĝis la 23-an de aprilo 1892 kiel la tria infano de la zoologia direktoro Ludwig Heck kaj lia edzino Margarete, en la Zoologia ĝardeno de Berlino. Post studado en la universitatoj de Berlino, kie li doktoriĝis, post en Frajburgo kaj Kenigsbergo li fariĝis asistanto kaj fine vicdirektoro de la bestoĝardeno en Halle (Saale). En 1924 li transprenis la postenon de asistanto kaj en 1927 de vicdirektoro en la berlina zoologia ĝardeno. En 1932 li sukcedis sian patron kiel scienca direktoro kaj okupis ĉi tiun postenon ĝis la zoologia ĝardeno detruiĝis en 1945.

Dum la nazia epoko[redakti | redakti fonton]

La zoo estis vaste modernigita sub lia direkto. Unuafoje estis eksteraj instalaĵoj sen vando. Jam en 1925, li iniciatis la konstruadon de la unua bestoĝardeno por infanoj. Heck, kiu estis subtenanta membro de "Protekta Skadro" SS de la 1-a de junio 1933, ankaŭ aliĝis al la nazia partio NSDAP la 1-an de majo 1937. [2]

Hek-bovoj

Kune kun sia frato Heinz Heck, la direktoro de la zoo de Hellabrunn en Munkeno, li konatas pro siaj provoj reprodukti prabestojn el tio, kion ili konsideris origine bestaj rasoj, kiuj supozeble similus siajn formortintajn praajn formojn. Hodiaŭaj Hek-bovoj (provo bredi bovojn similajn al la mormortinta uro) reiras al la provoj de Heinz Heck, la bestoj de lia frato perdiĝis. La Hek-ĉevalo ankaŭ reiras al ĉi tiuj provoj kaj eliris el rasoj kiel ekzemple la konikojislandaj ĉevaloj. En 1934 li kampanjis por sukcesa reenkonduko de la alpa ibekso en la Alpoj apud Berchtesgaden.

En 1938, la doktoriĝinta zoologo fariĝis honora profesoro okaze de la naskiĝtago de Adolf Hitler. Samjare li fariĝis estro de la departemento pri naturprotekto en la Forsta Oficejo de la Germana Regno.

Dum la okupado de Orienta Eŭropo, Lutz Heck ludis ŝlosilan rolon en la sistema deportado de elefantoj, kameloj, hipopotamoj kaj zebroj al la Germana Regno. Je la fino de la jaro 1939/40, granda parto de la ekzistanta bestopopulacio en la Varsovia Zoo estis pafita de Heck kaj aliaj SS-anoj inkluzive de Hermann Göring invititaj fari tion. Devigitaj laboristoj devis labori dum lia servo en la Berlina Zoo. De la zoologia ĝardeno de la urbo Askania Nova en la Ĥersona provinco, suda Ukrainio, li sendigis Prĵevalski-ĉevalojn al zoologiaj ĝardenoj en la Germana Regno.

Fine de la milito, Heck estis serĉita en Berlino de la sovetaj aŭtoritatoj pro siaj krimoj en Orienta Eŭropo. Li evitis areston fuĝante al la okcidentaj okupaj zonoj.

Lia filo Lutz Heck la pli juna (naskiĝinta en 1924) poste laboris kiel posteulo de sia onklo Heinz Heck inter 1969 kaj 1972 kiel direktoro de la zoologia ĝardeno Hellabrunn en Munkeno.

Lutz Heck mortis la 6-an de aprilo 1983 en la aĝo de 90 jaroj en Wiesbaden.