Mátranovák
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
Mátranovák estas iama minvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Bátonyterenye.
- Areo: 27 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0383/19.9834
- Loĝantaro: 1980
- Poŝtkodo: 3143
- Telefonprefikso: 32
Situo[redakti]
Mátranovák situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo, fine de industria fervojo. Pétervására troviĝas 11, Parád kaj Bátonyterenye po 16, Salgótarján aere 18 (voje) 25 km-ojn. Mátranovák kontaktiĝas kun Mátraterenye.
Historio[redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko. La unua mencio devenis el 1384. Post la mezepoko Mátranovák apartenis al la Osmana Imperio, tiam la administra centro estis en Vác. Dum jarcento ĝis la 1970-aj jaroj du karbominejoj funkciis. Nuntempe fabriko Bombardier produktas vagonojn. Inter 1984-1991 Mátranovák estis ekstera parto de Mátraterenye. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti]
- baroka romkatolika unutura preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1800, la turo estas 32 m-ojn alta
- la tutlanda turista vojeto tuŝas Mátranovák
- protektata paŝtejo kun juniperejo
- muzeeto pri la minado