Maĥmud Abbas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maĥmud ABBAS

(arabe محمود عباس, naskita je la 26-a de marto 1935 en Safed en Brita mandato Palestino), nomata Abu Mazen (ابو مازن) estas palestina politikisto.

La gepatroj de Maĥmud Abbas en 1949 fuĝis kun li al Damasko; tie li studis anglan kaj araban literaturojn kaj juron. Poste li studis politikan sciencon en Moskvo kaj doktoriĝis pri cionismo. En sia disertaĵo li hipotezis, ke cionistoj partoprenis en la kontraŭjudaj krimoj de nazioj por motivi judojn al elmigrado; poste li distanciĝis de tiuj hipotezoj.

Maĥmud Abbas estis unu el la fondintoj de Organizaĵo por Palestina Liberigo (OPL) kaj de la organizaĵo Fatah. En 1968 li iĝis ĝenerala sekretario de OPL kaj membro de la Centra Konsilio Palestina. En 1980 li iĝis estro de la OPL-estraro kaj estis konsiderata neoficiala viculo de Jaser Arafat.

Maĥmud Abbas estas konsiderata kiel subtenanto de repaciĝo inter Israelo kaj la palestinanoj; li defendas "duŝtatan solvon" de la israela-palestina konflikto.

Post la morto de Arafat Abbas transprenis la estrecon de OPL. Je la 9-a de januaro 2005 li estis elektita prezidento de la Palestina Aŭtonomio, kun signifa plimulto de pli ol 62 %.

Eksteraj ligiloj

greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/middle_east/4160171.stm greke http://www.cnn.com/2003/WORLD/meast/09/06/mideast greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/middle_east/4043065.stm greke http://www.msnbc.msn.com/id/5197317/site/newsweek