Magdalena Abakanowicz
Magdalena Abakanowicz (naskiĝis la 20-an de junio 1930 en Falenty, vilaĝo en Pruszków-distrikto) – pola skulptistino, laureatino de multaj premioj. Aranĝis pli ol 100 ekspozicioj en la tuta mondo.
Biografio
Ŝi specialiĝas en kreado de grandaj, figuraj spacaj komponaĵoj bazitaj sur teksaĵo, ŝtono, ligno kaj bronzo - nomataj laŭ ŝia nomo abakanoj.
En 1954 finis Akademion de Belartoj en Varsovio. De 1979 estas profesorino de Ŝtata Supera Lernejo de Plastikaj Artoj, kie instruis studentojn en la jaroj 1965-1990.
De 2006 estas membro de Programa Konsilio de la Fondaĵo de Centro pri Nacia Kreado.
Kelkaj verkoj
Abakanoj:
- Ruĝa Abakano 1969, 1969, teksita de sisalo sur metala ridigo, Collection of the Museum Bellerive en Zuriko
Homamasoj:
- Grandaj figuroj, 2004, 20 figuroj de bronzo, konstanta ekspozicio en Universitato Princeton en Usono
Aliaj:
- 80 paroj da dorsoj, 1976-80, kanabo kaj rezino, Muzeo de Moderna Arto en Pusano (Sud-Koreio)
- 5 figuroj, 2005, bronzo, Poznań, Imperiestra Kastelo, Roza Korto
- Vojkruciĝo 2010, skulptaĵoj en Traugutt-Parko en Varsovio faritaj de tavoloj de rustorezista ŝtalo.
Honoraj doktorecoj
- Royal College of Art, Londono (1974)
- Rhode Island School of Design
- Providence (Usono, 1992)
- Akademio de Belartoj, Lodzo (1997)
- Pratt Institute, Novjorko (2000)
- Massachusetts College of Art, Bostono (2001)
- School of the Art Institute, Ĉikago (2002)
- Akademio de Belartoj, Poznań (2002).