Malleus maleficarum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malleus Maleficarum, Liono 1669.

Malleus Maleficarum (« Martelo (kontraŭ) la sorĉistinoj », de Henri Institoris (Heinrich Kramer) kaj Jacques Sprenger, aperigita 1486, estas la lernolibro uzata de la inkvizitoroj por identigi kaj kondamni la virinojn, kiujn ili diris esti sorĉistinoj.

Heinrich Kramer /1430-1505), domenikana fratulo, kiu preferis latine sin nomi “Henricus Institoris”, parte helpita de alia fratulo Johann verkis la monumentan libron ampleksantan ĉirkaŭ okcent paĝojn, kiuj rivelas la tipan germanan precisecon. Ĝia disvastiĝo estis tre faciligata de la elkovro de la presado per tipoj far de Gutenberg, kvankam la Romkatolika Eklezio malpermesis ĝin nelonge poste ĝia apero en 1490, konsiderante ke ĝi kontraŭdiris la katolikajn instruojn pri demonologio. Ĝi estas grandparte bazita sur jam ekzistantaj kredoj ofte kopiitaj de pli malnovaj tekstoj, kiel la Directorium Inquisitorum de Nicolas Eymerich (1376), kaj la Formicarius de Johannes Nider (1435). Ĝi dividiĝas laŭ tri partoj:

En la unua, la aŭtoro difinas la karakterizojn de la sorĉistinoj kaj sorĉistaĵo. Preterpase oni surpriziĝu ke li koncentriĝus sur la virinoj dum jam tiam oni spertis ke almenaŭ 20% estis viroj: evidente la aŭtoro estis krom psikopatia ankaŭ mizogina. Li skribas ke la virino estis jam malavantaĝita en la momemto de la kreiĝo ĉar ŝin Dio kreis el ripo de Adamo, estis kaŭzo de la origina peko, kaj do inklina ekde la komenco cedi al la instigoj de Satano. La vorton latinan Femina li igas deveninta, bazite sur konfuza etimologio, el kunfandiĝo de fides (kredo) kaj minus (minus = malpli): la virino estus, tial, kiu havas mapli da kredo; krome la virinoj havus apetencojn pri sekso nesatigeblajn kaj estas pli elmetita al seksaj kontaktoj kun la diablo. Se virino ekcedas al tiu tento, ŝi kapablas obteni magiajn potencojn per kiuj celas damaĝi homojn (Kutime ĝis tiam en la eklezio tio estis neopiniata).

La dua parto temas pri la arestado, la proceso, la enprizonigo kaj la ekzekuto de sorĉistinoj. Estis tie dirita ke onidiroj kaj maldiskretaĵoj sufiĉas por konduki iun al la tribunalo, kvankam foje oni devas ne kredi atestantojn, kies akuzoj povas rezulti de malamo aŭ venĝemo. Temas ankaŭ pri la teknikoj por eltrudi konfesojn kaj praktiki torturojn kiuj, tamen, estis subkondiĉitaj al konsento de la loka episkopo kaj aplikendaj nur post kelktago.

Kramer precipe pritraktas magiajn pratikojn koncernantajn seksajn rilatojn kaj senpovan seksecon, ĉiam kun en la fono la diablo seksumanta. Kramer instruas pri liberigaj efikigiloj kaj difendiloj kontraŭ la sorĉista influo. Ĉi tie li kunligiĝas al la instruo de teologoj kaj Ekleziaj Patroj el kiuj bonŝance ĉerpas religiajn praktikojn, sed li preferas sekvi siajn spertojn kaj observojn, en kiuj rimarkiĝas pli lia interpreto ol la fakta konsisto.

La tria parto estas tute dediĉita al la teorio kaj praktiko en la procesoj pro sorĉistaĵoj. Kramer fieras “esti malkrovinta kaj kondamninta pli ol ducentoj da sorĉistinoj”. Se ĝis tiam inkvizitoro kutimis promesi al la kulpigitino penitencon ja jes, sed ne mortopunon okaze de sincera sinakuzo, kaj estis honoro por li pluteni la promeson, de nun la ĉasado de la sorĉistinoj ekrajdas aliajn metodojn. Ekzemple, li sugestas pluteni la promeson nur laŭ certa tempo kaj bruligi sorĉistinon “post alia tempo” aŭ ke “unu juĝisto promesas kaj alia ŝajnigu ne scii tion”. Sume, Kramer konkludas ke la herezo plej granda estas ne kredi je la reala agado de la sorĉistinoj. Tial li taksis herezuloj ĉiujn kiuj, ekleziuloj kaj laikoj, rifuzas la ĉasadon kontraŭ sorĉistinoj kaj ilin liveradis, almenaŭ teorie, al la manoj de la persekutantoj.

La invento pri preso ege favoris disvastiĝon de Malleus kaj intensa ĝia uzo. Ĝis la 17-a jarcento ĝi havis 29 eldonoj, kvankam verkita ne en la popola lingvo, la germana, sed en la lingvo de la “doktoroj”. Sed, ĝi ne sukcesis altrudiĝi kaj iom post tiom ĝis lasis la postenon al aliaj manlibroj; sed ĝi konkuris konfirmi la popolon, jam el si mem persvadiĝintaj, en la antaŭjuĝo pri la ekzisto de sorĉistaĵoj kaj sorĉistinoj kaj pli rajtigis la ŝtatojn kulpigi la sorĉistinojn kiel herezoinfektitajn kaj, do, permorte eliminendajn, kel jam faris de longatempe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Caccia alle streghe en itala  Vikipedio (numero de revizio ne estis difinita) kaj Caza de brujas en hispana  Vikipedio (numero de revizio ne estis difinita).