Ĉasado de la sorĉistinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de sorĉistino en Italio
Pesilo por sorĉistinoj en Oudewater Nederlando

La ĉasado de soĉistinoj — per tiuj terminoj oni indikas la serĉadon kaj persekutadon kontraŭ virinoj suspektitaj pri sorĉaĵoj, magiaĵoj, envultoj, ligadoj, aŭ pluteno de rilatoj kun obskuraj inferaj fortoj el kiuj riĉevi povon por damaĝi homojn - , aparte en la koncipokapablo, aŭ por maligi aŭ ligi amojn. Vere tiu ĉasado koncernis, kvankam laŭ malpli vasta kvanto, ankaŭ virojn; sed jam la fenomeno fikse vortiĝis virine.

Se la fenomeno alpaŝas paralele al preskaŭ ĉiuj kulturoj kaj religioj, ĝi registris apartan reintensiĝon kaj spektaklecon ĉe la fino de la 14-a jaecento kaj la komenco de la 17-a ene de la eŭropa kristanismo. Taksitaj danĝeraj kaj socidetruantaj, eĉ post la protestantaj reformacioj, apartaj virinoj estis objekto de persekuto kaj ĉe la religiaj instancoj kaj ĉe civilaj ŝtatoj kaj de la inkvizicio, kaj ofte mortkondamnitaj.

En la terminologio modena, ĉasado de la sorĉistinoj antonomasie metaforiĝis por indiki la serĉado kaj persekutado de apartaj kategorioj de personoj perceptitaj kiel malamikaj, aparte kiam tiu serĉado estas praktikata per ekstremaj metodoj kaj precipe kun malmulta konsidero pri la reala kulpeco.

Historio de la persekutoj kontraŭ la sorĉistinoj[redakti | redakti fonton]

Disfluganta rajde de balaila tenilo! Tiel oni reprezentis sorĉistinon en la popola kaj arta ikonografio, kiu eble paŭsas antikvajn skemojn eble jam ekde la fino de la paleolitiko, laŭ iuj antropologoj. Pri sorĉistinoj jam parolis la roma poeto Oracio laŭ kiu la maleficae (malbonportantaj) buĉas infanojn, simile pri ili mencias (striges)Petronio kaj Apuleo. La Kristana Eklezio se je unuflanke batalis magiajn kredaĵojn, aliflanke facile akceptis la popolan konvinkon pri la ekzisto de sorĉistaro kaj magiistaro, kaj ekesto de la sabatorgio, kun rilatoj eĉ seksaj, kun la diablo. Laŭ iu, kvankam dubafonta dokumento, Canon episcopi, de la naŭa jarcento kaj destinita al la episkopoj, neis ja jes la eblecon de la sabatorgio kaj paktoj kun la diablo, sed samtempe akceptis ke ĝi povas okazi intence, en la menso de la ŝorcistaro; diversaj dokumentoj, bulaj aŭ de provincaj koncilioj, insistas sur la realo de la sorĉistaĵoj. Se duboj pri tiuj konvinkoj plu ekzistus, ilin forigas la civilaj kaj ekleziaj kaj inkviziciaj procesoj kaj kondamnoj kontraŭ la supozitaj sorĉistinoj; kaj la famega manlibro Malleus maleficarum (martelo de la sorĉistinoj). Tiu libro, publikigita en 1486, aranĝita de du germanaj domenikanoj, liveras la precizajn kriteriojn por malkovri kaj puni la sorĉistinojn, estis reeldonita 34 fojojn fariĝinte la plej disvastigita libro post la Biblio. Krome multaj estis la manlibroj konkurantaj, sed sustance samopiniigantaj, la manlibroj halpantaj la juĝistaron.

La persekuto de la sorĉistinoj[redakti | redakti fonton]

Tia ĉasado koncentriĝis precipe ĉe la fino de la dekkvina jarcento kaj la dua duono de la deksepa, kvankam la mava fenomeno ne mankis antaŭe ekde la fino de la dekvara jarcento. Tiuj virinoj apartenis plejofte al la popolaj klasoj kaj kutime estis vidvinoj, prostituitinoj, akuŝistinoj kaj perherbaj kuracistinoj. Malofte, tiuj virinoj kulpis pri veraj krimoj: ĉi rilate oni citas la Markizinon Montespan, favoratinon de la Ludoviko la 14-a, kiu kulpis ankaŭ pri murdo.

Kutime la popolo akuzanta kaj la diversaj tribunaloj konvinke kredis, akuzis, kaj kondamnis pro damaĝoj al personoj kaj bestoj kaj aĵoj provokitaj per iliaj satanaj ritoj kaj dekotaĵoj kaj infuzaĵoj, kiujn efektive ili aplikadis kiel verajn kuracilojn laŭscie de la tempo.

Multaj sorĉistinoj estis brulŝtiparitaj per oficialaj motivoj plejdiversaj, kaj torturtaj por ke ili rivelu la nomojn de komplicoj, kiuj, se riĉaj, en venontaj procesoj povis profitigi al publikaj instancoj ekonomiajn avantaĝojn ĉar la kondamnitoj suferis ankaŭ konfiskon de la havaĵoj.

La du lastaj tiaspecaj epizodoj okazis en la protestanta Svisio kun brulŝtiparo (1782) kaj en katolika Polio kun senbrulŝtipara kondamno (1793).

La krimeco de la sorĉistinoj[redakti | redakti fonton]

Rilate mortkondamnon sur brulŝtiparo, ne forgesendus ke tiu kompetento apartenis nur al la civila aŭtoritato, kiu baziĝante sur la juĝa sentenco de la eklezia tribunalo, la sola kompetenta en la afero de herezo, elmetis sian propran kondamnon kaj provizis al ĝia efektiviĝo. Fakte, la inkviziciaj aŭ religiaj tribunalaj kondamnoj koncernis herezulojn kaj do ne rajtis mortkondamni; tial la kulpulo estis liverita al la ŝtata aŭtoritato, dirata civila juĝopovo, kiu el si mem konsideris la herezon krimon mortpunendan. Tiel kreiĝis mortiganta fronto kontraŭ kiu ne eblis liberiĝi. Foje la jurisprudenco pravigis la tutan aberaciaĵon per la evangelia johana diro (15,6): “Se iu ne estas en mi, tiu estas elĵetita, kiel branĉo, kaj sekuĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas”, kiu iris plifortikigi la malnovan biblian “Ne lasu vivi la magiiston”.

Kvankam al la inkvizicio atribueblas la malpli nombra kvanto da mortkondamnoj je sia propra mano, ĝuste ĝia influo, subtenata de teologiistaj skriboj, kontribuis al la disvastiĝo de la fenomeno devigante fakte la ŝtatajn povojn pluinsisti. Veras tamen ke kiam la fenomeno minacis fariĝi manio, la inkvizicio ekkondukis mem, kiam eblis, tiujn procesojn inventante la ĉeeston de laiko (membro ne apartenanta al la tribunalo) kies tasko estis kontroli ĉu la tribunalo respektas la leĝan proceduron, la devigan instaliĝon de la popola ĵurio, la defensan advokaton kaj torturon limigitan en la tempo kaj manieroj: fine okazis la ke sorĉistinoj juĝataj de la inkvizicia tribunalo havis grandan ŝancon sin savi. Sinteze dirite, la inkvizicio alkuris savi sorĉistinojn!

Ĉu vere kulpa la sorĉistaro? Ĉu vere senkulpaj la torturitoj? Pro la nura fakto ke, foje, ili konfesis krimon sub torturo ne signifas ke ili, foje, ne plenumis krimon: se malveras ke la sorĉistino seksumis, foje laŭ ilia diro, kun la diablo, veras tamen ke foje ili venenigis kaj aranĝis abortaĵon...

Vasteco de la persekuto de la sorĉistinoj[redakti | redakti fonton]

Multaj studuloj alfrontis la temon kaj diskutis provante determini akceteblan kaj komune kunsenteblan takson pri la kvanto da viktimoj de ĉasado de la sorĉistinoj en la du pli furoraj jarcentoj en kiu pli insistis la tribunaloj de la Inkvizicio kaj tiuj de la Reformacio. Sed la certecoj pri la temo estas obstaklataj de multaj elementoj:la perdiĝo de la dokumentoj pro militoj, aparte rilate la procesojn neinkviziciajn. Oni suspektigis ke la inkvizicio mem decidis tion por eviti ke la aktoj falus en manojn de estontaj kontraŭeklezianoj; sed tio multe malproblablas ĉar ĝuste la Inkvizicio inventis la rigidan registradon de ĉiuj momentoj de la proceduro kaj, fine, la Inkvizicio, ĉe la eklezio, ĉesis sian agadon nur la pasintan jarcenton, kvankam sub aliaj taskoj kaj kun alispecaj kondamnoj.

La minimumaj hipotezoj rilate murdigitojn oscilas inter 110.000 kaj 50.000 ekzekutoj. Multe diverĝas, tamen, la taksoj de la katolikaj historiistoj kompare kun tiuj kontraŭkatolikaj. Rilate tion interesas [1] la lastaj konkludoj de la Internacia Simpozio pri Inkvizicio, okazita en Vatikano en 1998, laŭ kiu la nombro de kondamnoj sentencitaj de inkvizicio estus:

• Germanio: 25.000 (16 milionoj da loĝantoj)

• Polio - Litovio: 10.000 (3,4 milionoj da loĝnatoj)

• Svisio: 4.000 (unu miliono da loĝantoj)

• Danlando - Norvegio: 1.350 (970.000 loĝantoj)

• Anglio: 1.000

• Hispanio: 49

• Italio: 36

• Portugalio: 4

Mankas, tamen, la taksoj rilate diversajn landojn, inter kiuj Rusio kun nalbaraj landoj, kie ankaŭ svarmis la sama fenomeno. Utilas ankaŭ precizaj informoj pri kolonioj: en tiuj regataj de katolikaj ŝtatoj ne okazis tiaj procesoj, dum ili etendiĝis space kaj tempe en tiuj regataj de ŝtatoj protestantaj.

Svarmas ankaŭ strangaj konkludoj laŭ kiu la viktimoj nombrus ĝis 12.000.000.

Aldonendas ke ĝuste antaŭ tiu masakro, institucioj, kiuj persekutis la sorĉistinojn, hodiaŭ rekonas ke tiam mem ne respektis la homajn rajtojn kaj, pardonpetante antaŭ la homaro kaj Dio, pentas pri sia kulpo kiel okazis en la pardonpetoj de la papo.

Eblaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Pri kaŭzoj senbridigantaj la amasan fenomenon interesiĝas anropologoj, historiistoj, teologiistoj, sociologoj, psikologoj kaj alisciencaj esplorantoj. La unua demando: ĉu estis spontana fenomeno aŭ ankaŭ ruze inokulita? Kutime, sed ne unuanime, la esploristoj opinias: ĉiuj, eĉ aŭtoritatuloj kaj intelektuloj, kredis je la objektiveco de la supozitaj endanĝerigaj magiaĵoj de la sorĉistaro.

Ekaliroj al ekrespondoj pri la kaŭzoj resumiĝu tiel: a) Antaŭ la multaj suferigaj cirkonstancoj, homoj ne pli kontentiĝis je la antaŭaj respondoj: la kaŭzo ne estas la nura Adama peko, sed ankaŭ aliaj enkondukitaj de la homa konduto kaj mala influo: jen la bezono malkovri kaj indiki kulpigendulojn! a) Timo antaŭ la malamiko, katolika aŭ reformacia aŭ hereza: jen la neceso antaŭigis la defendon kontraŭ la ebla malfermiteco de la interna fronto eliminante la febligantojn de la fermiteco. c) La eklezioj timis perdi la konrolon sur la konsciencoj kaj la aŭtonomiojn de la kondutoj. d) Nekonscia bezono projekcii la malbonon kiu kuŝas en unuopulo en alian eksteran: sinliberigi kulpigante la eksteron: propeka kapro, kvankam ne oferata al Dio. e) Ekelaĉetiĝo de la virino, kutime ĉiespaspekte submetita, se konsideri sinakusiĝojn de kelkaj supozitaj sorĉistinoj. f) Ekreago de la klasoj subpremataj. g) Lukto originanta el seksista socio...

Ĉiuj tiuj kaŭzoj kaj aliaj estis tute aŭ parte akceptitaj kaj samtempe rifuzitaj. Trans la diskuto restas la fakto ke sojle del moderna epoko, la socio trafis en gravegan fatalan eraron!

Liberigaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Brilaj homoj kiel Montaigne kaj Kristina el Svedio intervenis skribe kaj parole por denunci la murdigan eraron. Dinstingiĝis en tio precipe iuj kleristoj, kaj kredataj kaj nekredantaj...

Kunrelataj voĉoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Tiu bibliografio estas preskaŭ tute en la itala sed atendas alilingvajn aldonojn

Pinuccia Di Gesaro, Streghe, ed. Praxis 3.

Gustav Henningsen. L'avvocato delle streghe. Stregoneria basca e Inquisizione spagnola. Milano, Garzanti, 1990.

Gustav Henningsen. Capitolo? in Agostino Borromeo.

L'inquisizione. Atti del Simposio Internazionale di Città del Vaticano del 29-31 ottobre 1998. Città del Vaticano, Biblioteca Apostolica Vaticana, 2003. ISBN 88-210-0761-8.

Michael Hesemann, Contro la Chiesa, Miti, leggende nere e bugie, San Paolo, 2009.

La persecuzione della stregoneria in Italia...", atto de: Pisogne: convegno sulla caccia alle streghe.

Soldan e Heppe. Geschichte der Hexenprozesse.

Massimo Prevideprato, Tu hai renegà la fede - Stregheria ed inquisizione in Valcamonica e nelle Prealpi lombarde dal XV al XVIII secolo, Brescia, Vannini, 1992.

Luisa Muraro, La signora del gioco. La caccia alle streghe interpretata dalle sue vittime, Ed. La Tartaruga, ISBN 88-7738-449-2

Arturo Cattaneo; Massimo Introvigne; Manfred Hauke; Bernardo Estrada; Alberto Torresani. La frode del Codice da Vinci. Giochi di prestigio ai danni del Cristianesimo. Elledici, 2006.

Franco Cardini e Marina Montesano. La lunga storia dell'inquisizione. Luci e ombre della «leggenda nera». Città Nuova, 2005.

Oscar Di Simplicio. Autunno della stregoneria. Maleficio e magia nell'Italia moderna. Bologna, Il Mulino, 2005.

Gustav Henningsen. L'avvocato delle streghe. Stregoneria basca e Inquisizione spagnola. Milano, Garzanti, 1990.

Carlo Lapucci. Il dizionario dei modi di dire della lingua italiana. 1a ed. Milano, Garzanti Editore - A. Vallardi, 1993. p. 296. ISBN 88-11-91707-7.

Eliseo Fra Masino. Dizionario dell'inquisitore. Jules Michelet. La strega.

Maria Mantello Sessuofobia Chiesa Cattolica Caccia alle Streghe Generoso Procaccini editore, 2005 [1] recensione di Piergiorgio Odifreddi.

Giovanni Romeo. Inquisitori, esorcisti e streghe nell'Italia della Controriforma. Firenze, Sanson.

Levack. La caccia alle streghe in Europa. ISBN 88-420-6311-8.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] Itallingve: Kiel fariĝi sorĉstino.

[3]