Malvarmondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto pere de kiu oni povas vidi Eŭropon parte kovrita de neĝo sub la influo de la malvarma ondo, kiu okazis en Eŭropo komence de 2018. Foto prenite la 27-an de februaro 2018

Malvarmondo estas veterfenomeno karakterizita de ekstrema malvarmigo de la vetero sur granda areo. La esprimo "malvarma ondo" ankaŭ povas rilati al periodo de ekstreme malvarma vetero, kiu povas esti akompanita de fortaj ventoj kiuj pliigas la senton de malvarmo.

Laŭ la Nacia Veterprognoza Servo en Usono, malvarma ondo rilatas al rapida falo de temperaturo ene de 24 horoj en maniero kiel kiu postulas specialajn antaŭzorgojn preni en la kampoj de agrikulturo, industrio, komerco kaj sociaj agadoj. La preciza kriterio por la ekzisto de "malvarma ondo" estas determinita surbaze de la rapideco ĉe kiu la temperaturo falas, kaj surbaze de la fakta minimuma temperaturo ĉe la pinto de la malvarmondo. Ĉi tiu minimuma temperaturo dependas ĉefe de la loko kaj de la tempo de jaro.

En lokoj kie okazas malvarmaj ondoj, estas kutime multaj mortoj kiel rezulto. La malvarmo, la fortaj malvarmaj ventoj kaj la neĝo estas kutime respondecaj por la mortoj, aŭ por aliaj gravaj sekvoj al la sano kiel frosto kaj hipotermio.

Antaŭzorgoj[redakti | redakti fonton]

En iuj lokoj (ekzemple Siberio) dum ekstrema malvarmo, multaj homoj elektas igi veturilojn, kiuj funkcias per fuelo, daŭre funkcii dum la malvarma ondo, kaj lasi la akvokranon kuri senĉese por ke la akvotuboj ne frostiĝu kaj difektiĝu.

En antaŭzorgo de malvarmaj ondoj, homoj kutime provizis per manĝaĵo, akvo kaj aliaj necesaj aĵoj.

Malvarmondoj dum la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Malsupre estas kelkaj el la malvarmaj ondoj kiuj okazis en la 21-a jarcento.

  • Malvarma ondo en Nordameriko (2019) - Fine de januaro, ekstrema malvarma ondo okazis en la usona Mez-Okcidento kiam temperaturoj falis sub -30.0 celsiusgradoj. Almenaŭ 22 homoj mortis pro la malvarmondo.
  • Malvarma Ondo en Eŭropo (2017)
  • Malvarma Ondo en Eŭropo (2012) - En Eŭropo almenaŭ 590 homoj mortis pro la malaltaj temperaturoj kiuj falis sub -35 celsiusgradoj en kelkaj lokoj. Ukrainio estis trafita la plej forte dum la malvarmondo, kun pli ol 100 mortoj okazantaj kiel rezulto de la malvarmondo.
  • Malvarma Ondo en Eŭropo (2009-2010) - En Eŭropo, almenaŭ 90 homoj mortis pro la malaltaj temperaturoj, kiuj ankaŭ kaŭzis trafikinterrompojn en multaj partoj de la kontinento, inkluzive en la Britaj Insuloj, Francio, la Malaltaj Landoj, Germanio, Aŭstrio, Italio, Pollando, la baltaj ŝtatoj, Balkano, Ukrainio kaj Rusio.
  • Malvarma Ondo en Eŭropo (2006) - Orienta Eŭropo kaj Rusio havis speciale malvarman vintron dum 2006. En kelkaj lokoj, ege malaltaj temperaturoj estis mezuritaj kiuj ne estis viditaj en tiuj lokoj ekde la sepdekaj de la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]