Marĉa kalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
marĉa kalto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Kalto Caltha
Specio: Caltha palustris
marĉa kalto Caltha palustris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La marĉa kalto (Caltha palustris), estas plantspecio el la genro kalto (Caltha) de la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi estas disvastigita en la Norda hemisfero en Eŭrazio kaj Nordameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floro de la marĉa kalto– bone videbla la kvin perigonfolioj kaj la multaj stamenoj
juna plurfrukto kun maturiĝantaj foniklofruktoj
plurfrukto kun matura foniklofruktoj kaj semoj
malofta sirfido de la specio Sphegina montana prenas polenon de la stamenoj
marĉaj kaltoj estas tipaj plantoj de la akvejaj randoj
Caltha palustris var. alba
bildo de la marĉa kalto en Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz (flaŭro de Germanujo, Aŭstrio kaj Svisio) 1885 de Otto Wilhelm Thomé
en antaŭaj jaroj la burĝonoj de la marĉa kalto oni metis en vinagro kaj manĝataj kiel „germanaj kaporoj
florburĝonoj tuj antaŭ la malfermiĝo

Formo kaj folio[redakti | redakti fonton]

La marĉa kalto estas somerverda, multjara, herba planto, kiu atingas altecon inter 15 kaj 60 cm. Ĝi havas fortikan rizomon. La arkece levantaj, kalvaj kaj kavaj tigoj estas disbranĉitaj en la supra parto.

La bazaj folioj havas longajn pedunklojn; la supraj folioj preskaŭ ne havas pedunklojn. La malhelverdaj, ofte brilaj foliplatoj havas diametron ĝis 15 cm kaj estas kor. Ĝis renformaj kaj je la rando noĉitaj.

Floro[redakti | redakti fonton]

La floroj aperas ekde marto kaj floras ĝis aprilo kaj junio. De tempo al tempo ĝi floras duanfojon en julio ĝis oktobro. Ĉe ĉiu pedunklo troviĝas plej ofte pluraj floroj. La duseksaj floroj estas radiosemetriaj. La involukro konsistas el kvin larĝe ovalaj perigonofolioj, kiuj longas gis 2 cm. Florkaliko ne ekzistas. Ekzistas multaj flavaj stamenoj. Ekzistas kvin ĝis dekkvin liberaj karpelojn. La nektaraj glandoj troviĝas baze de la karpeloj.

Frukto kaj semo[redakti | redakti fonton]

El la karpelo kreskas maldika foniklofruko. La maturaj foniklofloroj havas stelon formon. La maturaj semoj estas ĉ. 2,5 mm longaj kaj staras duvicaj.

Kromozomaro[redakti | redakti fonton]

La baza kromozomonombro estas t x =8. La ploidigrado estas diploida ĝis dekaploida. kromozomo nombroj ekzistas de 2n = 16, 32, kaj 24-80.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Marĉa kalto estas hemikriptofito.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La marĉa kalto hejmiĝas en Eŭropo, en la modera ĝis norda Azio kaj la norda ĝis arkta Nordameriko. Ĝi apartenas tial al la ĉirkaŭpolusaj plantspecioj. En Eŭropo ĝi troviĝqs ĝis Islando kqj lq qrktqj regionoj de Rusujo.

La marĉa kalto kreskas en marĉaj herbejoj, ĉe fontoj, apud riveretoj kaj fosaĵoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en malsekaj arbaroj kiel faultarbaro kaj ĉerivera arbaro. Ŝanĝantajn akvonivelojn ĝi toleras bone.

La blazono de la komunumo Bebensee montras i.a. marĉan kalton.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Caltha palustris okazis 1753 fare de Carl von Linné. Sinonimo por Caltha palustris L. estas Caltha polypetala HOCHST. EX LORENT. La specia epiteto palustris venas de la latina vorto palus por „marĉo“ kaj montras, ke la planto kreskas en malsekaj kreskejoj.

La marĉa kalto kiel ĝardenplanto[redakti | redakti fonton]

En ĝardenoj ĝi kreskas ankaŭ ĉe stavoj. Hodiaŭ ekzistas diversaj kultivaroj, kiuj distingiĝas de la origina specio:

  • Caltha palustris ‘Monstrosa’ havas pompone plenaj flavaj floroj
  • same plenaj flavaj floroj havas la kultivaro Caltha palustris ‘Flore Pleno’
  • neplenajn kaj blankajn florojn havas la kultivaro Caltha palustris var. alba

Marĉa kalto kiel venena planto[redakti | redakti fonton]

Marĉa kalto estas malforte venena

marĉa kalto: en „Hieronymus Bocks Kräuterbuch“, 1546

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Bocksch: Das praktische Buch der Heilpflanzen – Kennzeichen, Heilwirkung, Anwendung, Brauchtum. BLV , München 2003, ISBN 3-405-14937-1.
  • Vagn J. Brøndegaard. Ethnobotanik. Pflanzen im Brauchtum, in der Geschichte und Volksmedizin. Berlin : Mensch und Leben 1985, S. 2–3: Butterorakel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]