Marcel Dupré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marcel Dupré
Marcel Dupré
Marcel Dupré
Bazaj informoj
Naskonomo Marcel-Jean-Jules Dupré
Naskiĝo 3-a de majo 1886
Flago de Francio Rouen, Francio
Morto 30-a de majo 1971
Flago de Francio Meudon, Francio
Ĝenroj ĉambra muziko, ĥoro
Profesio komponisto, orgenisto, pianisto, muzikpedagogo.
Instrumentoj piano, orgeno
Aktivaj jaroj 1912 - 1969
Signifa instrumento
orgeno
v  d  r
Information icon.svg

Marcel-Jean-Jules Dupré (* 3-a de majo 1886 en Rouen; † 30-a de majo 1971 en Meudon) estis franca komponisto, orgenisto, pianisto kaj muzikpedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1902 − en la aĝo de 16 jaroj – Dupré ekstudis ĉe Pariza Konservatorio. Li unue studis pianon ĉe Louis Diémer (1843-1919) kaj poste orgenon ĉe Alexandre Guilmant, kiu jam instruis lian patron Albert Dupré (1860-1940). Dupré krome studis kompozicion ĉe Charles-Marie Widor. En 1934 sukcedis Widor kiel orgenisto ĉe la granda orgeno de Aristide Cavaillé-Coll en la preĝejo Saint-Sulpice en Parizo.

Li kreis ampleksan verkaron por orgeno, fariĝis instruisto de multaj famaj orgenistoj kiel Olivier Messiaen, Marie-Claire Alain, Pierre Cochereau, Jeanne Demessieux kaj Jean-Jacques Grunenwald, kaj li pregis la orgenluda stilo kaj la kvaliton de la orgenistoj siatempaj.

La verkaro de Dupré ampleksas ĉ. cent verkojn por piano, orgeno, orkestro, ĥoro kaj ĉambromuzikaj ensembloj, je kiu kelkaj junaĝaj verkoj ĝis nun ne estas publikitaj. Lia komponista pezocentro tamen estis la orgeno. Kiel brilanta koncertorgenisto kaj improvizisto Dupré entreprenis multajn mondvastajn koncertturneojn.

Krom sia komponista agado li ankaŭ elstaris kiel eldonanto de la orgenverkoj de Johann Sebastian Bach, Wolfgang Amadeus Mozart kaj Georg Friedrich Händel, sed ankaŭ koncertis verkojn de César Franck, Robert Schumann, Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Franz Liszt.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Orgeno solo[redakti | redakti fonton]

  • Trois Préludes et Fugues op. 7 (1912)
  • Scherzo op. 16 (1919)
  • Fifteen Pieces op. 18 (1919)
  • Cortège et Litanie op. 19 Nr. 2 (aranĝaĵo de la pianoversio, 1921)
  • Variations sur un Noël op. 20 (1922)
  • Suite Bretonne op. 21 (1923)
  • Symphonie-Passion op. 23 (1924)
  • Lamento op. 24 (1926)
  • Deuxième Symphonie op. 26 (1929)
  • Sept Pièces op. 27 (1931)
  • Seventy-Nine Chorales op. 28 (1931)
  • Le Chemin de la croix op. 29 (1931)
  • Trois Élevations op. 32 (1935)
  • Angélus op. 34 Nr. 1 (1936)
  • Trois Préludes et Fugues op. 36 (1938)
  • Évocation op. 37 (1941)
  • Le Tombeau de Titelouze op. 38 (1942)
  • Suite op. 39 (1944)
  • Offrande à la Vierge op. 40 (1944)
  • Trois Esquisses op. 41 (1945)
  • Paraphrase on the Te Deum op. 43 (1945)
  • Vision op. 44 (1947)
  • Eight Short Gregorian Preludes op. 45 (1948)
  • Épithalame sen op. (1948)
  • Miserere Mei op. 46 (1948)
  • Psaume XVIII op. 47 (1949)
  • Six Antiennes pour le Temps de Noël op. 48 (1952)
  • Vingt-Quatre Intentions op. 50 (1956)
  • Triptyque op. 51 (1957)
  • Nymphéas op. 54 (1959)
  • Annonciation op. 56 (1961)
  • Choral et Fugue op. 57 (1962)
  • Trois Hymnes op. 58 (1963)
  • Two Chorales op. 59 (1963)
  • In Memoriam op. 61 (1965)
  • Méditation ohne op. (1966)
  • Entrée, Canzona et Sortie op. 62 (1967)
  • Quatre Fugues Modales op. 63 (1968)
  • Regina Coeli op. 64 (1969)
  • Vitrail op. 65 (1969)

Orgeno kun aliaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Cortège et Litanie op. 19 por orgeno kaj orkestro (aranĝaĵo de la pianoversio, 1921)
  • Symphonie g-minoro op. 25 por orgeno kaj orkestro (1927)
  • Ballade op. 30 por orgeno kaj piano (1932)
  • Concerto e-minoro op. 31 por orgeno kaj orkestro (1934)
  • Poème héroïque op. 33 por orgeno kaj orkestro (1935)
  • Variations on two themes op. 35 por orgeno kaj piano (1937)
  • Sinfonia op. 42 por orgeno kaj piano (1946)
  • Quartet op. 52 por violono, vjolo, violonĉelo kaj orgeno (1958)
  • Trio op. 55 por violono, violonĉelo kaj orgeno (1960)
  • Sonata a-minoro op. 60 por violonĉelo kaj orgeno (1964)

Ĥormuziko[redakti | redakti fonton]

  • Les Normands op. 1 por ĥoro kaj orkestro (1911)
  • Psyché op. 4 por kantvoĉoj kaj orkestro (1914)
  • Quatre Motets op. 9 por kantvoĉoj kaj du orgenoj (1916)
  • De Profundis op. 17 por solistoj, ĥoro, orgeno kaj orkestro (1917)
  • Ave Verum op. 34 Nr. 2 por kantvoĉoj kaj arĉinstrumentoj (1936)
  • La France au Calvaire op. 49 por solistoj, ĥoro, orgeno kaj orkestro (1953)
  • Deux Motets op. 53 por soprano kaj ĥoro (1958)

Piano solo[redakti | redakti fonton]

  • Six Préludes op. 12 (1916)
  • Marche militaire op. 14 (1915)
  • Quatre Pièces op. 19 (1921)
  • Variations cis-minoro op. 22 (1924)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Sonate g-minoro op. 5 por violono kaj piano (1909)
  • Quatre Mélodies op. 6 por kantvoĉo kaj piano (1913)
  • Deux Pièces op. 10 por klarneto kaj piano (1917)
  • À l'amie perdue op. 11 por kantvoĉo kaj piano (1911)
  • Deux Pièces op. 13 por violonĉelo kaj piano (1916)

Kromaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Élevation op. 2 po harmoniumo (1913)
  • Fantaisie h-Moll op. 8 por piano kaj orkestro (1912)
  • Marche militaire op. 14 por orkestro (aranĝaĵo de la pianoversio, 1915)
  • Orientale op. 15 por orkestro (1916)

Bibliografia literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Delestre. L'oeuvre de Marcel Dupré. Paris: Éditions "Musique Sacrée", 1952.
  • Jeanne Demessieŭ. "L'art de Marcel Dupré." Études (Paris, April 1950).
  • Rolande Falcinelli. Marcel Dupré, 1955: Quelques oeuvres. Paris: Alphonse Leduc, 1955.
  • Bernard Gavoty. Marcel Dupré. Les grands Interprètes. Genève, Suisse: Éditions René Kister, 1955.
  • Michael Murray. French Masters of the Organ. New Haven: Yale University Press, 1998.
  • Michael Murray. Marcel Dupré: The Work of a Master Organist. Boston: Northeastern University Press, 1985.
  • Michael Murray. Marcel Dupré: Leben und Werk eines Meisterorganisten. Übersetzt von Hans Uwe Hielscher. Langen bei Bregenz: Edition Günter Lade, 1993. ISBN 3-9500017-3-5.
  • Graham Steed. The Organ Works of Marcel Dupré. Hillsdale, NY: Pendragon Press, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]