Maria Anna Stubenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Anna Stubenberg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1821 (1821-08-09)
en Graz
Morto 1-an de decembro 1912 (1912-12-01) (91-jaraĝa)
en Graz
Ŝtataneco Cislajtio
Familio
Patro Gustav Adolf Josef Christian Felix Herr und Graf von Stubenberg
Patrino Maria Franciszka Freiin Staudach
Edz(in)o Johann Remekhazy von Gurahoncz • Friedrich Graf von Zichy
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Maria Anna STUBENBERG (la 9-an de aŭgusto 1821 - la 1-an de decembro 1912) estis germana-aŭstra komponistino kiu uzis hungarajn kaj ciganajn popolmelodiojn en siaj komponaĵoj[1][2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la urbo Graz, kaj pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo kaj juneco en Peŝto, Hungario. Tie ŝi estis pli zorge edukita en privata instituto kie kutime studis la filinoj de la hungara aristokrataro. Prioritate Maria Anna ricevis edukon pri artoj, lingvoj kaj sportoj. Ŝi lernis facile, kaj fervore okupiĝis kaj interesiĝis pri ĉio. Ŝi akiris grandan lertecon en danco, gimnastiko kaj rajdado ekde sia infanaĝo.

Ŝajnas, ke Maria Anna ricevis neniun muzikan instruon preter la eduka kadro de la institucio, sed verŝajne en lernejo ŝi estis trejnita de kapabla muzikinstruisto, montrante jam maloftan naturan talenton por muziko. Tia denaska kapablo baldaŭ superis ajnan instruon. Ŝi estis dotita per bonega memoro kiu permesis al ŝi tuj parkere ludi la plej malfacilajn komponaĵojn. Ĉi tio, kune al ŝia granda talento por improvizado, kiun ŝi lasis kuri libere, estigis tiujn muzikajn kreaĵojn, kiuj baldaŭ igis ŝin bonkonata nomo en muzikaj rondoj.

Ŝiaj komponaĵoj baziĝas sur popularaj hungaraj kaj ciganaj kanto-tekstoj kaj sur tekstoj de diversaj aŭstraj kaj germanaj poetoj kaj verkistoj. Krom la unuaj nepresitaj verkoj, ŝia produktado ampleksas pli ol 160 komponaĵojn por piano, voĉo kaj citro. Ili inkluzivas ĉiujn ĝenrojn de voĉa kaj instrumenta muziko. Plej multaj el ŝiaj komponaĵoj estis publikigitaj fare de konataj eldonistoj post 1848, kaj plejparto el ili estis publikigitaj plurfoje. ili estis prezentitaj publike kaj reĝisoritaj fare de Joseph Franz Wagner, Eduard Wagner kaj Anton Fridrich.

Kritikistoj atestis pri la malofta muzika talento, la eksterordinara fantazio, la escepta originaleco kaj la riĉeco de melodioj de ŝiaj salonaj pecoj. En ili superregas naciaj nuancoj kiel polkoj, mazurkoj kaj ĉardaŝoj [3]. Ili memorigas la originajn muzikojn aŭditajn de hungaraj ciganoj.

La provoj truditaj junaĝe en la emocia vivo de Maria Anna pro la morto de ŝiaj du edzoj, malmoligis ŝian karakteron. Tiu forta trajto ofte ekaperas en ŝia muziko.

Kritikistoj elstarigis plurajn komponaĵojn de Maria Anna Stubenberg, (kiel ekzemple Opus 8, 19, 21, 26, 27, 31 kaj 44) speciale pro ĝia vigla sinteno kaj energia interpretado. En ili estas brila sento kombinita kun ĝemo, kiu iĝas melankolia kaj ravas la aŭskultantojn.

Ŝi ricevis grandajn premiojn: Damo de la Stela Kruco, Damo de la Elizabeta Ordeno, kaj Ordeno de la Eklezio kaj la Papo.

El okaza poemo adresita al Maria Anna oni ekscias pri ŝia aktiva sento de karitato; ŝi estis senlaca bonfaranto kaj subtenanto de humanitaraj aferoj. Malgraŭ sia proksimeco al la homoj, Maria Anna Stubenberg aperas en la nekrologo kiel reprezentanto de la nobelaro: kiel patrono de artistoj kaj sciencaj agadoj kaj kiel bonfaranto de la socie malfavorataj.

Konsiderante la verkaron de Maria Anna Stubenberg, oni devus demandi (kaj lasi al lertaj muzikistoj respondi): ĉu estas bedaŭrinde, ke ŝi ne plu disvolvis siajn dotojn, sed simple lasis ilin libere vagi kiel mirindan naturan talenton?

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 156 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj inkluzivas [4] [5]:

  • In mein gar zu dunkles Leben, op. 63 (Teksto: Heinrich Heine)
  • Sie haben mich gequälet, op. 76 (Teksto: Heinrich Heine)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cohen, Aaron I.. (1987) International encyclopedia of women composers. ISBN 0-9617485-2-4. OCLC 16714846.
  2. Stewart-Green, Miriam. (1980) Women composers : a checklist of works for the solo voice. Boston, Mass.: G.K. Hall. ISBN 0-8161-8498-4. OCLC 6815939.
  3. Laurence, Anya. (1978) Women of Notes: 1,000 Women Composers Born Before 1900. New York: Ricahrds Rosen Press Inc., p. 76.
  4. (Maria) Anna Stubenberg, Gräfin (1821 - 1912) - Vocal Texts and Translations at the LiederNet Archive. Alirita 2021-10-20.
  5. F. Roerich & Co. - IMSLP: Free Sheet Music PDF Download. Alirita 2021-10-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]