Marianne Czeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianne Czeke
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1873 (1873-10-18)
en Sopron
Morto 4-an de januaro 1942 (1942-01-04) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Kolegio de Francio
Okupo
Okupo bibliotekisto • literaturhistoriisto • bibliografo • kulturhistoriisto • Literatura tradukisto
vdr

Marianne Czeke [ceke], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czeke Marianne estis la unua hungara bibliotekistino, esploristo pri vivo de Teréz Brunszvik. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis szentgyörgyi kaj szentgyörgyvölgyi.

Marianne Czeke[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1873 en Sopron, ŝi mortis la 4-an de januaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marianne Czeke depost lernado en Hungarlando ŝi plulernis en Londono (1896-1897) kaj en Kolegio de Francio (Parizo, 1898). Ŝi faras staĝon en Nacia Biblioteko de Francio. Hejmenveninta ŝi doktoriĝis en 1905, en la sekva jaro ŝi akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ŝi instruis jaron en lernejo, poste inter 1906-1927 ŝi estis bibliotekisto en la Universitata Biblioteko (ELTE) kiel la unua virino. Inter 1928-1934 ŝi laboris en pedagogia biblioteko, fine ĝis la emeritiĝo en 1935 en Tutlanda Biblioteko Széchényi.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lessing és Shakespeare (disertaĵo, 1905)
  • Walter Raleigh: Shakespeare (tradukaĵo, 1909)
  • Lemouton Emilia Shakespeare összes drámai műveinek első magyar fordítója (1911)
  • Shakespeare-könyvtár (katalogo, 1920)
  • Alexandre Dumas (patro): Bragelonne vicomte. A Három testőr trilógia befejező része. 1-6. köt. (kuntradukisto, 1924)
  • Edgar Rice Burroughs: Tarzan visszatérése (tradukaĵo, 1924)
  • Czeke Marianne–H. Révész Margit: Gróf Brunsvik Teréz élet- és jellemrajza, emlékirata (kunaŭtoro, biografio, 1926)
  • Wilsontól–Rooseveltig. Értekezés a történet és a politika köréből (studo, 1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]