Marika Grigušová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marika Grigušová
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1957 (1957-03-18)
Morto 5-an de majo 2008 (2008-05-05) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marika Grigušová (naskiĝis la 18-an de marto 1957 en Kežmarok; mortis la 5-an de majo 2008 en Poprad) - Ŝi studis en Filozofia fakultato de Universitato de P.J.Šafárik en Prešov kaj fariĝis doktorino pri filozofio. Poste ŝi studis muzeologion en Masaryka universitato en Brno. De 1986 ŝi laboris en Subtatra muzeo en Poprad kaj dum jaroj 1993 – 1996 ŝi estis ĝia direktorino. Ŝi esperantiĝis en 1984, kiam ŝi vizitadis kurson de Anton Zachariáš. Krom tio ŝi partoprenis Someran Esperanto-lernejon en Eger. En Esperanto-movado ŝi aktivis diversmaniere – ŝi partoprenis kongreson de SEA en Nitra, konsultiĝon en Berlin, kelkfoje ŝi vizitis la urbon Subotica rilate al Esperanto kaj Tibor Sekelj kaj studis en Esperanto-muzeo en Vieno. Inter ŝiaj la plej gravaj poresperantaj agoj estis la realigo de la ekspozicio pri Tibor Sekelj en Subtatra muzeo en Poprad. Dank' al tio povis vizitantoj ekkoni interesan vivon de T. Sekelj kaj konatiĝi kun liaj originalaj kolektoj de ĉapeloj kaj popolaj muzikiloj. Post 1993 ŝi komencis sukcese entrepreni.