Marto de 2009
El Vikipedio
| marto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | ||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
| aranĝo de 2013 tagoj |
||||||
Jen listo de okazaĵoj en marto 2009.
Enhavo |
2-a de marto [redakti]
- João Bernardo Vieira, la prezidanto de Gvineo Bisaŭa, estis murdita de grupo da soldatoj, kiuj deziris venĝi la morton de la generalo Batista Tagme Na Wai.
8-a de marto [redakti]
- Du soldatoj estis mortigitaj kaj kvar homoj grave vunditaj en pafado en bazo de la brita armeo en Norda Irlando. [1]
12-a de marto [redakti]
- Muntazer al Zaidi, la iraka ĵurnalisto kiu lanĉis ŝuojn al la usona prezidento George W. Bush estas kondamnita al 3 jaroj de malliberigo, pro ofendo al eksterlanda reganto.
14-a de marto [redakti]
- Mortis Alain Bashung, franca kantisto.
15-a de marto [redakti]
- Prezidentaj balotoj en Salvadoro; laŭ la unuaj informoj Mauricio Funes, kandidato de la maldekstra partio FMLN (heredaĵo de la malnova gerilo), estis elektita nova prezidento de la lando.
23-a de marto [redakti]
- Kraŝis kargoaviadilo de FedEx,(MD-11F) malsukcesinte surteriĝon ĉe Internacia Flughaveno Narita en Narita, Ĉiba, Japanio. Mortis piloto kaj vicpiloto.
31-a de marto [redakti]
- International Crisis Group raportis ke Nord-Koreio sukcesis malgrandigi atombombojn por la balistikajn misilojn Nodong-1 laŭ informoj de Sud-Koreio kaj Usono.