Mauensee LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauensee
Blazono de Mauensee
Kastelo kaj lago Mauensee
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 10′ 2″ N 8° 3′ 57″ O / 47.16722 °N, 8.06583 °O / 47.16722; 8.06583 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 2″ N 8° 3′ 57″ O / 47.16722 °N, 8.06583 °O / 47.16722; 8.06583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1144
Areo 7,17 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 6216
Komunumkodo 1091
Mapo de Mauensee
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Mauensee estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mauensee situas ĉe la orienta flanko de la Marĉo de Wauwil ĉe la bordo de la samnoma lago, sur kies insulo situas akvokastelo. Al Mauensee apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Kaltbach sur alteco de 521 m s.m. kaj la vilaĝeto Bognau sur alteco de 517 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,21 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mauensee limas en nordokcidento al Dagmersellen, en nordo al Knutwil, en nordoriento al Sursee, en sudoriento al Oberkirch, en sudo al Grosswangen, en sudokcidento al Ettiswil, kaj en okcidento al Wauwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mauensee estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Sursee al Willisau, kiu cirkulas sur la kantona ĉefvojo inter la samaj du lokoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas oriente en Sursee en distanco de 5 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mauensee datiĝas el urbaro de Monaĥejo Engelberg, kiu estis verkita en la 1180-aj jaroj de 1184 ĝis 1190.

Dum mezepoko la regiono troviĝis sub regado de la Habsburgoj. La Lago Mauensee apartenis parte al la Baronoj de Grünenberg kaj parte al la Baronoj de Arburgo. En la jaro 1388 la Kastelo Mauensee sur la insulo estis detruita de la trupoj de la urbo Lucerno. En la jaro 1407 la lucernanoj aĉetis la tutan regionon de la Habsburgoj kaj en la jaro 1455 la urbo ankaŭ aĉetis la lagon. Mauensee estis tiam atribuita al la lucerna kamparvoktejo Knutwil, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Dum la kvinjara epoko la iama kamparvoktejo Knutwil estis komunumo de la helveta distrikto Sursee, kiu en la jaro 1803 estis transformita al oficdistrikto de la Kantono Lucerno.

La hodiaŭa politika komunumo estiĝis per disiĝo de la komunumo Knutwil en la jaro 1818.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen