Sempach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sempach
Blazono de Sempach
Historia Malnovurbo de Sempach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 7′ 59″ N 8° 11′ 37″ O / 47.13306 °N, 8.19361 °O / 47.13306; 8.19361 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 59″ N 8° 11′ 37″ O / 47.13306 °N, 8.19361 °O / 47.13306; 8.19361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3863
Areo 11,68 km²
Alteco 513 m super marnivelo
Poŝtkodo 6204
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sempach
vdr

Sempach (prononcu Sempaĥ) estas historia urbo kaj komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3863 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sempach situas en la Svisa Mezlando ĉe la sudorienta fino de la Lago de Sempach, 9 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sempach limas en nordo al Eich, en nordo al Neudorf, en ordoriento al Hildisrieden, en oriento alNeuenkirch, kaj en okcidento al Nottwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbeto Sempach estas konektita per poŝtaŭtolinio al Sursee kun la publika trafikreto. En la komunumparto Sempach-Station, kiu tamen politike apartenas al la najbara komunumo Neuenkirch troviĝas ankaŭ stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, de la linio de Olten al Lucerno.

La urbeto ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memorejo pri la Batalo de Sempach

La unua skriba mencio de Sempach datiĝas el la jaro 1150 el la posedaĵ-dokumentoj de la Monaĥejo Muri, la tiel nomita Acta Murensia. Je la fino de la 12-a jarcento la loko fariĝis habsburga posedaĵo, kiu al ĝi koncedis en la jaro 1220 la urborajton.

Pro la kreskanta influo de la urbo Lucerno, Sempach por eviti minacon de tiu flanko aliĝis libervole al ĝi la 6-an de januaro 1386, ago, kiun la ĝis-tiamaj posedantoj, la Habsburgoj, ne volis toleri. Tio kaŭzis la Militon de Sempach, kiu kulminis la 9-an de julio 1386 en la fama Batalo de Sempach, kie la heroo Winkelried sin oferis por ebligi al la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo la venkon kontraŭ la imperia armeo de la Habsburgo. Tiu batalo estis grava mejloŝtono por certigi la aŭtonomion de la Svisa Ĵurkomunumo interne de la Sankta Romia Imperio.

Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Sempach estis aparta voktejo kun multaj privilegioj kompare al la cetera lucerna kamparo. De la jaro 1798 ĝis 1803 dum la epoko de la Helveta Respubliko Sempach estis distriktĉefloko. Ek de 1803 ĝi apartenas al la distrikto Sursee.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen