Metropola regiono Nurenbergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:39, 22 okt. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Situo ene de Germanio
Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale
mapo de la regiono (ju pli malhele, des pli granda loĝdenso)

La metropola regiono Nurenbergo - germane Metropolregion Nürnberg, nomata laŭ la centra urbo Nurenbergo - estas urbeca regiono en la nordo de la tri federacia lando Bavario de Germanio. Ekde la jaro 2005 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 20 544 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2008 vivis 3,6 milionoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 175 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.

Kompare pli grandaj urboj de la teritorio estas Nurenbergo (Nürnberg), Fürth, Erlangen, Bayreuth, Bamberg kaj Hof (Saale).

Detale, la regiono konsistas el la eksterdistriktaj urboj Ansbach, Amberg, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen, Fürth, Hof, Nürnberg, Schwabach kaj Weiden, kaj la distriktoj Amberg-Sulzbach, Ansbach, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen-Höchstadt, Forchheim, Fürth, Haßberge, Hof, Kitzingen, Kronach, Kulmbach, Lichtenfels, Neumarkt i.d.OPf., Neustadt a.d.Aisch-Bad Windsheim, Neustadt a.d.Waldnaab, Nürnberger Land, Roth, Tirschenreuth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Wunsiedel i. Fichtelgebirge.