Miĥajlo Kocjubinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miĥajlo Kocjubinskij

Kocjubinskij Miĥajlo ukraine Михайло Коцюбинський (17-a de septembro 1864 - 25-a de aprilo 1913) estis renoma ukraina verkisto kaj socia aganto. Naskiĝis en Vinico. Laboris kiel ŝtatoficisto en Moldavio kaj Krimeo, redaktis gazeton en Ĵitomiro, de 1898 loĝis en Ĉernihivo.

Literaturan agadon komencis en 1890, kiam en lviva porinfana revuo "Dzvinoĉok" (Sonorileto) aperis lia unua poemo. En la sama jaro vizitis Lvivon, kio ekis lian kunlaboron kun eldonejoj de Galicio. Eksterordinara prozisto, "Fata morgana" estas unu el la plej famaj liaj noveloj, ĝia E-traduko de A. Sissler aperis per aparta libro en Ĥarkivo, 1933, eld. "Plugilano".

Vizitis ankaŭ Italion kaj Karpatojn, kio influis lian verkadon.