Mihály Zichy
El Vikipedio
Mihály ZICHY [mihAj ziĉi], hungare Zichy Mihály, ruse Михаил Александрович Зичи estis eminenta hungara pentristo. Lia frato estis politikisto Antal Zichy.
Zichy: Kronado de Aleksandro la 2-a
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en Zala (vilaĝo) en la 14-an de oktobro 1827. Li mortis en Sanktpeterburgo, en la 1-an de marto 1906.
Li lernis pentroarton en Vieno ekde 1844, kie post 2 jaroj pretiĝis la unua menciinda pentraĵo. En 1847 li iris al la cara korto, kie li iĝis hejma pentristo de la caro. Inter 1874-1881 li vivis en Parizo, poste denove reiris al Rusio. Li entombiĝis en Budapeŝto.
Verkaro (selekto) [redakti]
- 1849 Portreto pri Lajos Batthyany
- 1881 Memportreto
- 1882 Ilustraĵoj por Ŝota Rustaveli: La kavaliro en panterfelo
- 1885 Ilustraĵoj por Imre Madách: La tragedio de l' homo
- 1896 Kronado de Aleksandro la 2-a
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio