Miĥaelo la 3-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mikaelo la 3-a (Bizanco))
Miĥaelo la 3-a
Regado ekde 843 ĝis 867
Persona informo
Μιχαήλ Γ΄ ο Μέθυσος
Naskonomo greke Μιχαήλ Γ΄ ὀ Μέθυσος,
Naskiĝo 840
en Konstantinopolo
Morto 867
en Konstantinopolo
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Amorian dynasty vd
Patro Teofilo de Bizanco vd
Patrino Teodora la Armenino vd
Gefratoj Maria • Anastasia • Constantine vd
Edz(in)o Eudokia Dekapolitissa vd
Infanoj Stefano la 1-a de Konstantinopolo • Leono la 6-a la Saĝa vd
Profesio
Okupo imperiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Miĥaelo la 3-a kun (reverse) la patrino Teodora kaj Tekla.

Miĥaelo la 3-a estis imperiestro de Bizancio.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo la 3-a, kromnomita «la Ebriulo», estis filo de Teofilo la 2-a el la dinastio Amoriana, kaj de Teodora el Bizanco. Li naskiĝis en 840 kaj sukcedis sian patron sur la trono jam nur dujaraĝa (842) ĉe la regenteco de la patrino.

Regentado de Teodora[redakti | redakti fonton]

Dum la neplenaĝuleco de Miĥaelo, la imperion estris lia patrino Teodora kun lia onklo Sergio kaj la ministro Teoktisito. La imperiestrino, kontraŭa al la ikonrompismo de la antaŭa imperiestro, eksigis la tiaman patriarkon nome Johano la gramatikisto, obstina ikonrompisto, kaj lin anstataŭigis per ikonhonoranto Metodio la 1-a (843). Tiel ĉesis la repreno de ikonrompismo en Konstatinopolo.

Tiun agon sekvis energiaj subpremadoj kaj deportaĵoj de herezaj Paŭlicianoj el Anatolio en Trakion kaj estis lanĉitaj ekspedicioj kontraŭ la slavoj premantaj ĉe la landaj limoj.

Bizancianoj estis venkitaj, ĉe landaj limoj, en Pamfilio, en Kreto de araboj, kaj en Sirio de Abasida Kaliflando, sed ilia marfloto venkis arabojn en 853 kaj en sinsekvaj operacoj en Egea maro kaj ĉe marlimoj de Sirio.

Danke al la helpo de Bardaso, frato de Teodora, jam nomumita Cezaro, Miĥaelo renversis la reĝimon de Teodora en 856, ekzilis la patrinon kaj onklinojn en monaĥinejon, dum Teoktisito estis mortigita.

Militoj de Miĥaelo la 3-a[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo la 3-a la Ebriulo kaj anoj de lia kortego.

Miĥaelo devis entrepreni diversajn militojn kontraŭ araboj, sed lia armeo, dekomence gvidata de Bardaso, suferis malvenkojn. Ankaŭ kontraŭ la bulgaroj li militis, sed Bardaso sukcesis kontrakti kun ili avantaĝan pacon kun sindevigo de reciproka nemilitado, dum la patriarko Fozio la 1-a, levita al tiu eklezia ofico de Teodora, obtenis permeson evangelizi bulgarojn.

Ankaŭ en Sicilio araba armeo plurfoje venkis bizancian armeon kaj sukcesis konkeri diversajn fortresojn.

Sume, tamen, la imperio plifortiĝis profitante de diversaj favoraj situacioj.

Rilatoj kun la kristana eklezio[redakti | redakti fonton]

Bizancio epoke de la morto de Miĥaelo la 3-a (Noto: la mapo ne montras ke Venecio kaj parto de Istrio apartenis, almenaŭ formale, al bizanca imperio).

Miĥaelo ne rezignis la tradician cezaropapismon de siaj antaŭuloj kaj volis regi en eklezio kaj en la konstantinopola patriarklando. Dum la regno de Miĥaelo la 3-a okazis kolizio, grave memorinda, kun papo Nikolao la 1-a, instaliĝinta pro la deoficigo de patriarko Ignaco. Ignaco la 1-a, patriarko de Konstantinopolo ekde 846, kulpigis 858 Bardason la onklon de Miĥaelo pri sangadulto kaj malpermesis al li eniri preĝejon dum publika akcepto. Kiam la imperiestro tion eksciis, li furioziĝis pro la ne petita permeso tion fari. Li senprocese maloficigis Ignacon kaj lin anstataŭigis per Fozio opiniata fidela al lia volo. La papo reagis ordonante ke Ignaco reenoficiĝu al sia eklezia tasko, Miĥaelo deklaris lin forfalita el papado pro herezo. La afero sekvigos gravajn konsekvencojn kiuj signis la historion de la rilatojn de la du eklezioj.

Mortigo de Miĥaelo la 3-a[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo la 3-a antaŭ la preĝejo de Sankta Mamaso.

En 866 Miĥaelo permesis ke lia onklo Bardaso estu mortigita de makedona aventuristo, Bazilo (812886) al kiu li disdonos favorojn kaj prestiĝon kun la komando de la armeo. Bazilio trovis pretekstojn kaj okazon por sin liberigi de la imperiestron mem kontraŭ kiu li organizis konspiron (867). La taskon de la mortigo plenumis soldato.

Dum la regado de tiu imperiestro, laŭ historiistoj, Bizancio gajnis pli da prospero kaj sekureco, sed ankaŭ komenĉiĝis tumulta vivo en la regno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Georg Ostrogorsky, Storia dell'Impero bizantino, 1968, Einaudi, Milano. id = ISBN 88-06-17362-6
  • Gerhard Herm, I bizantini, 1985, Garzanti, Milano
  • John Julius Norwich, Bisanzio, 2000|Mondadori, Milano. id = ISBN 88-04-48185-4
  • Silvia Ronchey, Lo stato bizantino |2002| Einaudi| Torino| id = ISBN 88-06-16255-1
  • Aleksandr Petrovič Každan, Bisanzio e la sua civiltà, 2004, Laterza, Bari. id = ISBN 88-420-4691-4
  • Giorgio Ravegnani, La storia di Bisanzio, 2004, Jouvence. Roma. id = ISBN 88-7801-353-6
  • Giorgio Ravegnani, I bizantini in Italia, 2004, il Mulino, Bologna
  • Ralph-Johannes Lilie, Bisanzio la seconda Roma, 2005, Newton & Compton, Roma. id = ISBN 88-541-0286-5
  • AlainDucellier, Bisanzio (IV-XV secolo), 2005, San Paolo, Milano,coauthors = Michel Kapla. id= ISBN 88-215-5366-3
  • Giorgio Ravegnani, Bisanzio e Venezia, 2006, il Mulino, Bologna
  • Giorgio Ravegnani, Introduzione alla storia bizantina, 2006, il Mulino, Bologna
  • Charles Diehl, Figure bizantine, introduzione di Silvia Ronchey, 2007 (1927 originale), Einaudi. ISBN 978-88-06-19077-4
  • Giorgio Ravegnani, Imperatori di Bisanzio, 2008, il Mulino, Bologna. id = ISBN 978-88-15-12174-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]