Miklós Porkoláb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Porkoláb
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1939 (1939-03-24) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato de Brita Kolumbio
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Miklós Porkoláb [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Porkoláb Miklós estas hungara-usonana fizikisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo estas plej ofte eksterlande Miklos Porkolab.

Miklós Porkoláb [1] naskiĝis la 24-an de marto 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Porkoláb forlasis la landon post falo de la Hungara revolucio de 1956 kaj li lernis plu en Kanado. Li akiris diplomon (Bsc) en Universitato de Brita Kolumbio en 1963. En la sekva jaro li akiris plian diplomon (MS) en Universitato Stanford, fine li doktoriĝis (Ph.D) samloke el fiziko en 1967. Li apartenis al laboratorio de Stanford ĝis 1977, komence li estis asistanto, poste esplorista profesoro. Tamen en 1975 li instruis en Universitato de Kolorado, en 1976 en instituto Max Planck en Germanio. Ekde 1977 li instruas fizikon (kiel profesoro) en teknologia instituto de Masaĉuseco, kie li estis direktoro inter 1995 kaj 2015. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Plasma Instabilities Due to Ion Temperature Gradients" (1968)
  • Nonlinear Wave Effects in Laboratory Plasmas: A Comparison Between Theory and Experiment (1978) - kunaŭtoro
  • Ion Bernstein Wave Heating and Improved Confinement on the Alcator-C Tokamak (1988) - kun aliaj
  • Edge Ion Heating and Parametric Decay during Injection of Ion Cyclotron Resonance Frequency Power on the Alcator C-Mod Tokamak (2002) - kun aliaj
  • Transport and Turbulence Studies in the Linear Ohmic Confinement Regime in Alcator C-Mod (2012) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]