Modernismo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nova muziko[1], modernisma muzikomoderna muziko estas referenco al la muziko de la skriba eŭropa tradicio, prilaborita proksimume inter 1910 kaj 1975. Ĝi estis antaŭita de la Romantisma muziko, kaj sukcedita de la Nuntempa klasika muziko. La preciza momento en kiu finis la modernisma muziko kaj ekis la nuntempa muziko, estas ankoraŭ celo de debato inter fakuloj. Foje oni egaligas modernan muzikon kun la muziko de la 20-a jarcento, sed tiu enhavas kronologian areon anstataŭ estetikan periodon. La moderna muziko estas bazita sur la filozofiaj kaj estetikaj valoroj de la modernismo kaj plej rimarkinde la tendenco al la rompo disde la tradicio, kaj la permanenta plinovigemo. Pro tio ĝi estas tre forte ligita al avangardismo. Diference de la antaŭaj epokoj de klasika muziko, praktike ĉiuj komponistoj de tiu periodo partoprenis en diversaj muzikaj movadoj, ĉu samtempe ĉu laŭ etapoj.

Tiukadre la ĉefa karaktero de modernismo estas la plureco de la lingvaĵo, en la kompreno, ke neniu muzika lingvaĵo partikulare havis dominan lokon. Teknike la muzika modernismo montras tri ĉefajn trajtojn kiuj distingas ĝin disde la antaŭaj muzikaj periodoj, nome la jenaj:

  • La etendo aŭ abandono de la tonaleco.
  • La uzado de la etendoteknikoj.
  • La aliigo de sonoj plinovigaj kaj eĉ de bruo en la komponarto.

Futurismo[redakti | redakti fonton]

Luigi Russolo (1885-1947) itala komponisto kiu publikigis L'arte dei Rumori en 1913.

La unuaj laboroj de futurismo en la fako muziko ekis en 1910, kiam oni disvastigis la tekston de la "Manifesto de la futuristaj muzikistoj". La ĉefaj futuristaj komponistoj estis la italoj Francesco Balilla Pratella kaj Luigi Russolo. Russolo publikigis alian manifeston nome L'arte dei Rumori en 1913, kiel konsekvenco de la studo jame faritaj de Pratella. La «brumuziko» estis poste aligito al la performances, kiel fonmuziko aŭ ia speco de partituro aŭ gvidilo por la movado de la ludantoj, kaj krome inventis brumaŝinon nomita Intonarumori aŭ "bruharmoniigilo", kiu estis akre kritikata siaepoke. Inter liaj plej gravaj verkoj menciindas "La fulmotondroj" de 1910. Russolo estis la antaŭaĵo de la konkreta muziko, nome sonora lingvaĵo en kiu oni uzis ajnan sonon, ĉu produktita nature aŭ teknike (ĉu gorĝe, vortoj aŭ neartikita lingvaĵo).

Maltonaleco[redakti | redakti fonton]

Maltonaleco estas tipo de muziko kiu, en la plej larĝa senco, ne havas tonalan centron aŭ tonalon kaj do rekte kontrastiĝas kun tonaleco. Ĝenerale dirante, en maltonaleco mankas hierarkio fiksiĝanta je unu centra tonalto (t.e. toniko), kaj la notoj de la kromata (duontona) gamo ĉiuj funkcias sendepende unu de la alia. Komence de la 20-a jarcento komponistoj kiel Claude Debussy, Aleksandr Skrjabin, Béla Bartók, Paul Hindemith, Sergej Prokofjev, Igor Stravinski kaj Edgar Varèse, verkis muzikon kiu estis priskribita, tute aŭ parte, kiel netonala. Aleksandr Skrjabin realigis partikularan stilon de impresionismo kaj maltonaleco, ekzemple en verkoj kiel "Mysterium", "Poemo de la ekstazo" aŭ "Prometeo: la fajropoemo". Gravaj verkoj de tiu periodo estas la opero "Wozzeck" (1917-1922) de Alban Berg kaj "Pierrot Lunaire" (1912) de Arnold Schönberg.

Primitivismo[redakti | redakti fonton]

Igor Stravinsky (1882-1971): lia verko La konsekro de la printempo estas konsiderata la plej grava verko en la muziko de la 20-a jarcento.

Primitivismo estis arta movado kiu intencis savi la plej arkaikan folkloron de kelkaj regionoj per moderna aŭ modernisma lingvaĵo. Simile al naciismo en siaj klopodoj rekuperi la lokajn tradiciojn, la primitivismo aligis teknikojn kiel neregulaj metrikoj kaj akĉentoj, granda uzado de la perkut-instrumentoj kaj aliaj sonkoloroj, modalaj eskaloj, kaj harmonioj plurtonalaj kaj atonalaj. Inter gravaj komponistoj la du plej gravaj figuroj de tiu movado estis la rusa Igor Stravinsky kaj la hungara Bela Bartok, kvankam la verkaro de ambaŭ superas la limojn de la nomigo "primitivismo".

Dekdutonismo[redakti | redakti fonton]

Arnold Schönberg, unu el la inventintoj de la dekdutonismo.

Dekdutonismo estas kompozicia doktrino, laŭ kiu komponistoj verkis dekdutonisman muzikon per dekdutona serio. Ĝi traktas la dekdu tonojn el la kromata gamo laŭ la egalgrade temperita agordosistemo komplete egalrajtaj (tio signifas: sen la superregado de "baztono"). La fundamentoj de la dekdutonismo evoluis komence de la 20-a jarcento. Dekdutonisma muziko estas konfuzebla nek per kromata muziko (en kiu ja ankaŭ ĉiuj dekdu tonoj povas aperi en malvasta spaco, sed ankoraŭ kondiĉigas tonalecon) nek per maltonaleco. La dekdutonismo transprenas la rolon de muzika ordoprincipo, kiun antaŭe posedis la funkcia harmoniko de la tonaleco. Ĉar la aplikado de la dekdutonismo estas tute diferenca disde la aŭdosperto, dekdutonismo ne estas muzikstilo (kiel ekz. la impresionismo) aŭ ĝenro, sed signifas la kompozicimetodon bazantan la muzikaĵon.

Dekdutonisma muziko kaj la ĝin bazanta dekdutonismo estas ĝeneralaj, interstilaj nocioj. Male la nocio dodekafonio (greke: dodeka = 12, fone = voĉo), kiun enkondukis René Leibowitz, kutime signifas la teknikon de la „komponado kun dekdu tonoj nur rilataj unu kun la alia“ evoluigitan de Arnold Schönberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]