Monaĥejo Pivoň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pivoň
ĉeĥe: Klášter Pivoň
monaĥejo
Monaĥejo en Pivoň
Oficiala nomo: Monaĥejo Pivoň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Pivoň
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Pivoň
 - koordinatoj 49° 29′ 13″ N 12° 44′ 15″ O / 49.48694 °N, 12.73750 °O / 49.48694; 12.73750 (mapo)
Arkitektura stilo baroka
Unua skribmencio 1379
Posedantoj Aŭgustenanoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Ordeno Aŭgustenanoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Monastery in Pivoň
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Monaĥejo en Pivoň (ĉeĥe Klášter Pivoň, germane: Kloster Stockau) estas monaĥejo en Ĉeĥio, troviĝanta en limregiono inter Bohemio kaj Bavario, en distrikto Domažlice, kiun konstruis monaĥoj el ordeno de Aŭgustenanoj (antaŭe de la Vilhelmanoj), kiuj ekloĝis en Pivoň mallongtempe post fondo de sia ordeno - ĉirkaŭ la jaro 1260. La monaĥejo estis konstruita sur loko de eksa ermitejo. Temis pri unu el unuaj plene gotikaj konstruĵoj sur teritorio de Ĉeĥio. La areon de la monaĥejo hodiaŭ kreas grupo de sufiĉe kadukiĝintaj barokaj konstruaĵoj, kuj estas protektataj kiel kultura memorindaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ mito ĉi tie princo Břetislav la 1-a fondis post venka batalo super germanaj soldataroj de Henriko la 3-a en la jaro 1040 kapelon sur loko de arbotrunko, sur kiu dum la batalo sidis la germana reĝo kaj la romia imperiestro Henriko la 3-a. Sed la batalo ne devis okazinta ĉe Pivoň sub montoselo de Vranov, sed pli verŝajna loko estas ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Brůdek sub pli bone alirebla montpasejo de Všeruby. En ambaŭ kazoj temas pri historiaj spekuloj sen iaj ajn materiaj pruvoj. Pri la fondo de la monaĥejo indikoj diversiĝas, kelkaj fontoj indikas jaron 1147. Sed la unua skribmencio pri la monaĥejo devenas nur el la jaro 1379.

En la jaro 14201421 la monaĥejo estis dezertigita fare de husanoj, sekve en la jaro 1595 renovigita, post kio ĝi estis en la jaroj 1641 kaj 1648 rabita de svedoj. En la jaro 1773 ĝi estis en tempo de jozefaj reformoj nuligita. Poste ĝi estis alkonstruita al kastelo kaj el la templo fariĝis paroĥa preĝejo.

Post la jaro 1945 uzis la konstruaĵojn de la monaĥejo unue armeo kaj poste ŝtata bieno. Ekde la jaro 1989 la monaĥejo estas iom post iom renovigata.[1]

Ĉi tiea frue gotika paroĥa preĝejo de Anunciacio el la dua duono de la 13-a jarcento apartenanta al la plej malnovaj konstruaĵo de frua gotiko en Bohemio estis en la jaro 1686 parte barokigita. Konserviĝis frue gotika rektangula antaŭaltaro kun kruca volbo. El navo, kiu havis devene barelvolbon kun lunetoj, konserviĝis nur perimetraj muroj. Ankaŭ el prisma turo sur suda flanko de la antaŭaltaro estas hodiaŭ bedaŭrinda ruino.

Oni komencis rekkonstrui la tutan kadukiĝantan objekton, bedaŭrinde laboroj jam kelke da jaroj staras.

Mistero de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1994 venas en la neuzatan kaj tre kadukiĝantan monaĥejon ŝtonistoj, por ke ili rekonstruu la disfaliĝantajn kaj la historie valorajn monaĥejajn konstruaĵojn. Dum la rekonstruaj laboroj ili malkovris mistere elbatitan egan kradon kaj en la sama loko ili faris ŝokigan fotografion. Ili sukcesis kapti blankan travideblan strekojn de homa figuro. Tiu ĉi neklarigebla fakto timigis ilin tiom, ke ili finigis en la preĝejo la okazantajn konstrulaborojn. En ĉeloj en la subterejo de la monaĥejo onidire devas esti sepultitaj ĉi tieaj monaĥoj.

Ĉu oni sukcesis fotografii spiriton de monaĥo, kiu post la morto ne trovis trankvilon? Ĉu estis fotografiita mistera astrala estaĵo en longa mantelo, kiu estas eliranta el subtera tombo? Ĉu aperas en Pivoň paranormalaj aperaĵoj kaj ĉu estas ĉi tie nekutimaj energioj? Aŭ ĉu sur la fotografio fakte ne estis monaĥo, sed temis pri optika difekto aŭ kalkulita trompo? Kaj se sur la fotografio estis vere kaptita spirito, ĉu ĝi restas senĉese en la monaĥejo en Pivoň aŭ ĉu ĝi jam estis repaciĝinta kun sia nefinsolvita sorto kaj forlasis por ni la konatan mondon? Certe estas dume nur tio, ke la monaĥejo en Pivoň kun sia longa historio kaŝas multajn sekretojn.[2]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]