Montereĝio
Montereĝio
| |
---|---|
administra regiono de Kebekio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | dividiĝas inter la urboj Longueuil, McMasterville kaj Salaberry-de-Valleyfield |
Areo | 11 110 km² |
Loĝantaro | 1 456 743 (en 2011) |
Loĝdenso | 131,1 loĝantoj/km² |
Montereĝio - france Montérégie - estas administra regiono en la sudo de la kanada provinco Kebekio. Ĝi pludividiĝas al 14 regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 179 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. La regionaj administrejoj dividiĝas inter la urboj Longueuil, McMasterville kaj Salaberry-de-Valleyfield.
La regiono kovras areon de 11 110 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 1 456 743 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 131,1 loĝantoj po km². 91,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 6,9 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Sude la regiono Montereĝio limas je la usonaj ŝtatoj Vermonto kaj Novjorkio, okcidente al la kanada provincoOntario, nordokcidente je la regiono Laŭrentidio, norde je Montrealo kaj Lanaudière (Lanodierio).
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de Montereĝio (france kaj angle) greke turisma reta informilo pri Montereĝio (france) greke informoj en retejo de la statistika instituto de Kebekio
|