Mosro kontraŭ Godzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mosro kontraŭ Godzilo
filmo
Originala titolo モスラ対ゴジラ
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1964
Daŭro 89 min
Ĝenro Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Iŝiro Honda
Produktisto(j) Tomojuki Tanaka, Sanezumi Fuĝimoto
Scenaro Shinichi Sekizawa
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Nagoja Urbo
Muziko de Akira Ifukube
Rolantoj Akira Takarada • Kenji Sahara • Haruo Nakajima • Yū Fujiki • The Peanuts • Yuriko Hoshi • Susumu Fujita • Yoshio Kosugi • Hiroshi Koizumi • Yoshifumi Tajima • Jun Tazaki
Produktinta firmao Toho
Distribuo Toho
IMDb
vdr

Mothra vs. Godzilla (Esperante: Mosro kontraŭ Godzilo, japane: モスラ対ゴジラ Mosura tai Gojira, angle: Mothra vs. Godzilla) estas japana sciencfikcia filmo de 1964 jaro. Ĝia reĝisoro estis Iŝiro Honda kaj scenaron skribis Ŝiniĉi Sekizaŭa. Ĝi estas la dua filmo pri Mosro kaj la kvara pri Godzilo. La usona premiero okazis kvar monatojn post la japana premiero kaj la filmo nomis Godzilla vs. The Thing (Esperante: Godzilo kontraŭ la AĵoGodzilo kontraŭ Io).[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Iĉiro Sakai (novaĵgazetisto), kaj Ĝunko Nakaniŝi (fotistino), faras fotojn por skribi artikolon pri damaĝo okazita de lastatempa tajfuno. En la maro, proksime de japana vilaĝo oni trovas grandegan ovon. La loĝantoj de la vilaĝo elprenas la ovon el la maro kaj vendas ĝin al Kumajama, kiu estas negocisto de la firmao Happy Enterprises. Li volas ŝanĝi la ovon en turisman allogaĵon anstataŭ studi science la ovon.

Kumajama renkontas kun la direktoro de lia firmao, Ĝiro Torahata. Dum ili estas parolantaj aperas la Ŝobiĝin, ĝemelaj feinoj kiuj adoras kaj protektas la ovon. La homoj pretendas kapti la feinojn, sed sensukcese. La Ŝobiĝin eskapas kaj renkontas kun Sakai, Ĝunko kaj la profesoro Miura (kiu volas studi la ovon). La feijnoj klarigas, ke la ovon aspektas al Mosro. Ili diras ankaŭ, ke el la ovo povas elkoviĝi larvo kiu povas destrui la vilaĝon kaj damaĝigi la popolon. La tri homoj decidas helpi al la feinoj.

Sakai, Ĝunko kaj la profesoro pretendas konvinki la negocistojn por ke li redonu la ovon al Mosro, sed ne atingas konvinki ilin. La Ŝobiĝin eliras el la vilaĝo kaj revenas al la insulo Infanto, el kie ili venis.

Neatendite, aperas Godzilo proksime la vilaĝo kaj kreas novan danĝeron por la loĝantaro. Godzilo komencas ataki. Sakai, Ĝunko kaj Miuro iras al la insulo Infano por peti helpon. Ili konvinkas al la popolo de la insulo por ke ĝi helpu ilin. Ĉiuj iras al Mosro kaj petas helpon al ĝi. Mosro akceptas helpi, sed samtempe estas tre malforta. Ĉiuj scias ke Mosro no revenos post la misio.

Intertempe, Godzilo detruas la hotelon en kie estas Torahata kaj Kumajama diskutanta pri mono. Poste Godzila iras al ovo. Mosro venas ĝustatempe por protekti ĝian ovon. Mosro batas per ĉiuj ĝiaj fortoj, sed Godzilo vundas ĝin grave. Mosro ne povas batadi. Ĝi revenas al ovo kaj kovras ĝin per ĝia flugilo, poste Mosro mortiĝas.

La armeo batadas kontraŭ Godzilo. Prentendas venki ĝin per tankoj kaj alttensiaj linioj, sed sensukcese. Subite, la ovo elkoviĝas. Eliras el ĝi du larvoj de Mosro. La larvoj sekvas Godzilon kaj atakas ĝin per silkaj tafoj kaj ĉirkaŭkovras morte.

Post la venko la du feinoj kaj la du larvoj de Mosro revenas al ĝia naskiĝinsulo.[2][3]

Ricevo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu filmo estas unu de la plej bonaj filmoj pri Godzilo laŭ TohoKingdom.com.[3]

En la kina servo Rotten Tomatoes la filmo akiris la noton 90% (2016).[4]

En la kina servo Internet Movie DataBase ĉi tiu filmo akiris la noton 6.5 (2016).[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mosura tai Gojira ĉe IMDb http://www.imdb.com/title/tt0058379/
  2. Mothra vs. Godzilla, 1964, dir. de Iŝiro Honda, distr. de Toho
  3. 3,0 3,1 Mothra vs. Godzilla ĉe TohoKingdom.com http://www.tohokingdom.com/reviews/romero/mothra_vs_godzilla.htm
  4. Mosura taj Gojira (Mothra vs. Godzilla) ĉe RottenTomatoes.com https://www.rottentomatoes.com/m/godzilla_vs_mothra/