Muriel Gardiner Buttinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muriel Gardiner Buttinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1901 (1901-11-23)
en Ĉikago
Morto 6-an de februaro 1985 (1985-02-06) (83-jaraĝa)
en Princeton
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Wellesley
Familio
Patro Edward Morris Sr.
Patrino Helen Swift Neilson
Edz(in)o Joseph Buttinger
Okupo
Okupo psikiatro • verkisto
vdr

Muriel Gardiner Buttinger (naskonomo Morris; naskiĝis la 23-an de novembro 1901, mortis la 6-an de februaro 1985) estis usona psikoanalizistino kaj psikiatrino.

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Gardiner estis naskita la 23-an de novembro 1901 en Ĉikago - ambaŭ gepatroj estis el riĉaj komercistaj familioj, kaj ŝi kreskis en senzorga vivo de privilegioj.[1]

Post diplomiĝo ĉe la kolegio Wellesley de Masaĉuseco en 1922 ŝi vojaĝis al Eŭropo kie ŝi vivis ĝis la komenciĝo de la 2-a Mondmilito. Ŝi frekventis la Universitaton de Oksfordo kaj poste, en 1926, iris al Vieno, esperante studi psikoanalizon kaj esti analizita de Sigmund Freud. Ŝi ricevis diplomon pri medicino ĉe la Universitato de Vieno kaj geamiĝis al Joseph Buttinger, gvidanto de la Aŭstraj Revoluciaj Socialistoj.[1]

En 1934, ŝi iĝis engaĝita en kontraŭ-faŝismaj agadoj. Uzante la kodnomon "Maria", ŝi kontrabandis pasportojn kaj monon kaj ofertis sian hejmon kiel sekurdomo por kontraŭ-faŝismaj disidentoj, agadoj kiujn ŝi priskribis en sia memoraĵo "Code Name Mary: Memoirs of an American Woman in the Austrian Underground" (angle "Kodnomo Maria: Memuaroj de usona virino en la aŭstra subtero", 1983). En somero 1938 ŝi fuĝis al Parizo, tie edziĝis al Joseph Buttinger, kaj ĉe la komenciĝo de Dua Mondmilito la 1-an de septembro 1939, la paro kaj ilia filino translokiĝis al Usono.[1]

Gardiner dokumentis la kazhistorion de riĉa juna ruso kiu iris al Vieno en 1910 por esti analizita fare de Freud kaj kiu iĝis la temo de la Historio de Infaneca Neŭrozo de Sigmund Freud. Gardiner renkontis Freud nur unufoje, sed ŝi konis la analizitan rusan pacienton en Vieno, kaj ŝia memuaro Kodnomo Maria portas antaŭparolon de la filino de Freud, Anna Freud. En 1976, ŝi verkis studon pri adoleska perforto nomita The deadly innocents (angle, La Mortigaj Naivuloj).[1]

Daŭre ŝi estas memorata, ekzemple en printempo 2022 la londona Freud-muzeo dediĉas ekspozicion al ŝi.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]