Nándor István Gimesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nándor István GIMESI [iŝtvAn gimeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gimesi Nándor István estis hungara botanikisto, hidrologo, pastro, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1948). Li havis la nomon Geiszler Nándor István ĝis 1914.

Nándor István Gimesi [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1892 en iama vilaĝo Kiskomárom, kiu nuntempe estas parto de Zalakomár. Li mortis la 16-an de julio 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor István Gimesi frekventis gimnazion en Székesfehérvár, poste li aliĝis en 1914 al ordeno de cistercianoj. Li pastriĝis en 1917, dume li studis en universitato en Budapeŝto. Komence li instruis en Zirc, Eger kaj Budapeŝto. Inter 1924-1926 li studvojaĝis en Svislando, Germanio, Norvegio helpe de stipendio. Hejmenveninta li ekinstruis en la universitato, kie li estis katedrestro inter 1944-1952. Li ĝismorte gvidis la universitatan botanikan ĝardenon en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri fitoplanktonoj kaj diatomeoj, kiujn li profesie fotadis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hydrobiológiai tanulmányok (1924)
  • A növények életfolyamatai (1941)
  • Études sur la physiologie de la germination de la graine du tabac (1953)
  • About the physiology of protoplasmic movements (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]