Nagarĝunao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagarĝunao estis barata budhisma filozofo. Li naskiĝis ĉ. la jaro 150 kaj mortis ĉ. 250. Oni rigardas lin kiel unu el la fondintoj de la filozofia skolo Madhjamaka en Mahajano. Estas argumenteble, ke post Gotamo Budho mem Nagarĝunao estis la plej grava budhisma pensulo en Barato.