Nelly Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nelly Sachs, 1910

La verkistino kaj tradukistino Nelly SACHS [neli zaks] (origine: Leonie SACHS), naskiĝis la 10-an de decembro 1891 en Berlino. Ŝiaj novromantikaj poemoj estis ege popularaj dum la 1920-aj jaroj. Jardekon poste – la faŝismo disvastiĝis en Germanio – ŝia verkaro pli kaj pli dediĉis sin al la identeco de la juda popolo, al kiu la aŭtorino apartenis.

Persekutate de la nazioj, Nelly Sachs en 1940 fuĝis el Germanio al Svedio. Ŝia verkaro ekde tiam ĉefe priskribis la sorton de la judoj sub la nazia teroro. En 1966 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Je la 12-a de majo 1970 ŝi mortis en Stokholmo.

Famaj verkoj

  • Legenden und Erzählungen (1921)
  • Dein Leib im Rauch durch die Luft (1944/45)
  • In den Wohnungen des Todes (1947)
  • Sternverdunkelung (1949)
  • Flucht und Verwandlung (1959)
  • Zeichen im Sand (1962)
  • Glühende Rätsel (1964)
  • Die Suchende (1966)