Nicolas Hulot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Hulot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1955 (1955-04-30) (68-jaraĝa)
en Lillo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Saint-Jean de Passy • Universitato de Parizo 6 • Lycée Fénelon, Paris • Sasserno
Okupo
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • verkistofotisto • mediprotektulo • politikisto • esploristo • radio-prezentisto • televida produktoro • ekologo
vdr

Nicolas Hulot, naskiĝinta la 30-an de aprilo de 1955 en Lillo, estas franca ĵurnalisto, parolisto kaj televida faradisto, verkisto, komercisto kaj politikisto. Li estas antaŭ ĉio konata kiel medioaktivisto. De majo 2017 ĝis aŭgusto 2018 li estis ministro de Ekologio en la registaro de Édouard Philippe.

Unue konata pro sia televidaĵo Ushuaia, li engaĝiĝis pri la protekto de la medio kaj pri la konsciiĝo de la publiko pri ekologiaj aferoj.

En 1990, li kreis la Uŝuaia Fondaĵon, kiu poste iĝis la "Fondation pour la Nature et l'Homme" (Fondaĵo por Naturo kaj Homo). Kritikita de parto de la franca media movado kiel estante tro konsentema, li kunaŭtoris la filmon eldonita en 2009, La Titanic-Sindromo, celante konsciigi pri klimata urĝeco.

Dezirante ke urĝaj ekologiaj aferoj gravu en la kampanjo por la prezidanta baloto de 2007 en Francio, li ellasis prezentiĝi post akiri la subskribon de ekologia Interkonsento de la plej multaj el la ĉefaj kandidatoj. Kandidato al ekologia prezidenta primaro en 2011 por la prezidanta baloto de 2012 en Francio, li estas venkita de Eva Joly.

Post rifuzi la presidantecon de la Franca Ministerio pri Ekologio sinsekve proponita de prezidantoj Jacques Chirac, Nicolas Sarkozy kaj François Hollande, li konsentis en 2017 esti enoficigita kiel ŝtatministro pri ekologia kaj solidareca Transiro, en la registaro de Édouard Philippe, sub la prezidanteco de Emmanuel Macron. Malkonsenta pri pluraj decidoj alprenitaj de la ekzekutivo, li forlasis la registaron dek kvin monatojn poste (la 28-an de aŭgusto 2018).

Dum televida intervjuo ĉe la franca kanalo France 2 (la 28-an de novembro) pri klimatsanĝiĝo, li diris: "La tempo de la utopio estas deklarita!"

Li anoncis "definitive forlasi la publikan vivon" kaj la prezidantecon de sia fondaĵo en 2021, unu tagon antaŭ la elsendo, la 25-an de novembro 2021, de televida reporteraĵo de Envoyé spécial en kiu li estas akuzita pri seksa atako kaj seksperforto de pluraj virinoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]