Nikolao Hohlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hohlov Nikolao (ruse Хохлов Николай Иванович; naskiĝis en 1891 en Moskvo; mortis en 1953) estis rusia esperantisto kaj esperantlingva poeto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo.

Li esperantistiĝis en 1905. Liaj unuaj poemoj aperis en 1910. Li kontribuis al La Ondo de Esperanto, Konkordo, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn[Kontrolenda lingvaĵo]. Li tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj.

De 1918 ĝis 1928 li estis rifuĝinto kaj elmigranto en diversaj lokoj, ĉefe en Kroatio. Du jarojn dum la Dua mondmilito li vivis en Taŝkento. La reston de sia vivo li pasigis en Moskvo. Post 1933 li deflankiĝis de Esperanto-movado.

Lia sola poemaro "La tajdo" akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko[Kontrolenda lingvaĵo] en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas[Kontrolenda lingvaĵo] pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la Esperanta literaturo.

Verkoj

Rete legeblaj

Tradukoj

Dosiero:Orientaj fabeloj (760 x 1013).jpg
Kovrilpaĝo de Orientaj fabeloj, eld: Ferdinand Hirt, 1924

Literaturo

Eksteraj ligiloj