Nila nimfeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nila nimfeo Nymphaea caerulea
floro de la planto Nymphaea caerulea
floro de la planto Nymphaea caerulea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Nimfealoj
Familio: Nimfeacoj
Genro: Nimfeo Nymphaea
Specio: N. caerulea
Nymphaea caerulea
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nila nimfeo - latine Nymphaea caerulea ("blua nimfeo") aŭ Nymphaea lotus ("lotusa nimfeo"), en pluraj naciaj lingvoj nomata "egiptia lotuso" aŭ "blua lotuso" - estas blua akvoplanto el la genro nimfeo de la planta familio nimfeacoj, kiu inter alie multnombre kreskas laŭlonge de la nordafrika riverego Nilo, sed ankaŭ en aliaj mondopartoj, ekzemple en Tajlando. Ĝi povas esti konfuzita kun la "blua lotuso", Nelumbo nucifera, ĉar historie ambaŭ plantoj celiĝis per la sama latina nomo. En pluraj antikvaj kulturoj de norda Afriko, inter alie en Antikva Egiptio, Nubio kaj Abisinio, la antikva nomo de Etiopio, la planto havis sanktan statuson.

La folioj are estas larĝe rondecaj, havas diametron de 25-40 cm, kaj iom pli larĝas en la loko kie ili konektiĝas kun la folia tigo. La floroj havas diametron de 10-15 cm. Laŭ historiaj, grandparte mitologiaj, literaturaj fontoj, la floroj malfermiĝu matene, altiĝu ĝis la akvosurfaco, kaj vespere fermiĝu kaj subensinku. Tamen laŭ la moderna botanika scio la floraj burĝonoj altiĝu ĝis la akvosurfaco ene de du aŭ tri tagoj, poste kiam prete malfermiĝu proksimume je la naŭa horo matene kaj germiĝu ĉirkaŭ la tria horo posttagmeze (ne sinkante suben). La floroj havas petalojn plejparte helblue blankecaj ĝis ĉiele bluaj, kaj en la centro de la floro ŝanĝiĝas al helflava koloro.

La nila nimfeo konsideriĝis tre signifa en la egiptia mitologio, ĉar la laŭdira matena apero kaj vespera malapero kun la suno konsideriĝis simbola en la egiptia kulturo, laŭ kiu la suno havis altan kultan signifon. Laŭ iuj kredoj ĝi konsideriĝis, samkiel ovo, la origina ĝermejo de la dioj Atum, kaj laŭ aliaj kredoj Reo, ambaŭ sunaj dioj. Krome ĝi estis la simbolo de la egipta dio Nefertem.

La planto uziĝas en parfumoj kaj en aromoterapio.

Psikoaktivaj kaj fiziologiaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Farmakologiaj studoj montris ke la planto havas psikoaktivajn ecojn, kaj povus esti uzita kiel sankta drogo en antikva Egiptio kaj eventuale en iuj antikvaj kulturoj de Sudameriko. Dozoj de 5 ĝis 10 gramoj de la floroj kreas mildan stimulon, ŝanĝiĝantan pensadon, trofortigitan vidan percepton, kaj mildajn halucinojn en la stato de fermitaj okuloj. La planto estas malproksime parenca al la "sankta lotuso" Nelumbo nucifera, kaj havas similajn psikoaktivajn efikojn. Ambaŭ plantoj enhavas la alkaloidojn nuciferino kaj aporfino.

Tiuj psikoaktivaj efikoj igas la planton esti probabla kanditato (el inter pluraj) esti la lotusa planto, kiun manĝis la mitaj lotusomanĝantoj (Λωτοφάγοι lotofagoj) en en la klasika verko Odiseado de Homero.

Laŭ iuj verkoj pri aromoterapio, la planto havu "diecan" esencon, kiu portu eŭforion, plialtigitan atenton kaj trankvilecon. Aliaj literaturaj fontoj citas kontraŭspasmajn kaj dormemigajn, purigajn kaj trankviligajn ecojn.

La planto estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]