Nordokcidentaj Teritorioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordokcidentaj Teritorioj
Alternativa nomo Northwest Territories / Territoires du Nord-Ouest
Plena nomo Nordokcidentaj Teritorioj
Flago de Nordokcidentaj TeritoriojBlazono de Nordokcidentaj Teritorioj
Devizo: neniu
Mapo de Kanado kun Nordokcidentaj Teritorioj ruĝa
Oficialaj lingvoj denesulinea, kria, tliĉoa, angla, franca, gviĉina, inuka, slavia
Floro Okpetalulo
Arbo Amerika lariko
Birdo Ĉasfalko
Ĉefurbo Jelonajfo
Plej granda urbo Jelonajfo
Komisiito Tony Whitford
Ĉefministro Joe Handley
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

1
1
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
3-a rango
1.346.106 km²
1.183.085 km²
163.021 km² (12,11{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
11-a rango
41.861
0,03 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$4,083 miliardoj (11-a)
$94.953 (1-a)
Aliĝo al Konfederacio 1870 (Kompanio de la Hudsona Golfo cedis la teritorion al Kanado) (5-a)
Tempozono UTC -7
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NT
CA-NT
X0, X1
Retejo www.gov.nt.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado (angle: Northwest Territories, france: les Territoires du Nord-Ouest, inuite: ᓄᓇᑦᓯᐊᖅ/nunatsiaq) havis loĝantaron de 37.360 en 2001, kaj areon de 1.305.230 km2. Ĉi tiu vasta regiono situas norde de Alberto kaj Saskaĉevano, oriente de Jukonio, kaj okcidente de Nunavuto. Ĝi inkludas kelkajn insulojn en la Arkta Oceano.

Nordokcidentaj Teritorioj kuniĝis al la Konfederacio la 15-an de julio, 1870. La ĉefurbo estas Jelonajfo (16.541 en 2001), sur la norda bordo de la Granda Slavia Lago.

Inter 1770 kaj 1771, Samuel Hearne esploris la Riverojn Coppermine kaj Slavio, kaj la Grandan Slavian Lagon. En 1819, William Parry malkovris multajn insulojn en la Arkta Oceano. Inter 1903 kaj 1906, Roald Amundsen estis la unua homo por finfine malkovri la Nordokcidentan Pasejon, maran vojon norde de la nordamerika kontinento.