Noreena Hertz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noreena Hertz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1967 (1967-09-24) (56-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko Primrose Hill
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoWestminster SchoolKing's College • Universitato de la Artoj • Lernejo Wharton • Universitato de Pensilvanio • North London Collegiate School
Familio
Edz(in)o Danny Cohen
Okupo
Okupo ekonomikistoĵurnalisto • universitata instruisto • verkisto • radio-prezentisto • foreign correspondent • financanalizisto
Verkoj The Silent Takeover
IOU: The Debt Threat and Why We Must Defuse It
TTT
Retejo https://noreena.com/
vdr

Noreena HERETZ (naskiĝis la 24-an de septembro 1967 en Londono) estas brita ekonomikisto, ĵurnalisto kaj aktivulino. Ŝi estis konsilisto en la kampo de ekonomio, geopolitiko, artefarita intelekto kaj jarmiluloj (generacio Y) kaj post-jarmiluloj (generacio K).

Ŝi estas profesoro kaj aŭtoro de pluraj kritikaj libroj pri tutmondiĝo[1] kaj la ŝuldproblemoj de la tria mondo. Ŝi ankaŭ turnis sian atenton al la mezorienta pacprocezo, gvidante kvardek-membran esplorteamon de palestinanoj, israelanoj, jordanianoj kaj egiptoj.

Ŝi estas nuntempe Profesoro pri Tutmonda Politika Ekonomio ĉe la Erasmus University en Roterdamo kaj Asociita Direktoro de la Centro por Internacia Komerco kaj Administrado ĉe la Universitato de Kembriĝo. Krome, Noreena Hertz estis Profesoro pri Tutmonda Daŭripovo kaj Financo ĉe la Duisenberg School of Finance en Amsterdamo ekde la 1-a de septembro 2009.

Ŝi estas vidata kiel la eŭropa respondo al la kanada publicisto Naomi Klein .

Tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Maltrankvila pri la negativaj efikoj de la novliberala tutmondiĝo, Hertz kampanjas por la restarigo de la ŝtata potenco, kiun ŝi opinias nuligita de la ekonomia potenco de multnaciaj entreprenoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Libroj de Hertz estis tradukitaj en 22 lingvojn.

En sia plej nova libro, The lonely century (2020), ŝi priskribas la tutmondan senton de soleco, kiu nur estis pliseverigita de la kronvirusa pandemio[2].

  • (2001)The silent takeover. Heinemann, London 2001, ISBN 0-434-00933-4
  • (2005) IOU:The debt threat and why we must defuse it. Harper Perennial, London 2005, ISBN 0-00-717899-9
  • (2013) Eyes wide open : how to make smart decisions in a confusing world. Collins, London 2013, ISBN 978-0-06-226861-7.
  • (2015) Generation K
  • (2020) The lonely century : how isolation imperils our future. Sceptre, London 2020, ISBN 978-1-52932925-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Hertz, Noreena,"Noreena Hertz - Why we must stay silent no longer". The Guardian, la 8-an de aprilo 2001.
  2. Dit is het moment om een ander te helpen: NRC, 16 december 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Noreena Hertz