Nucifrago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nucifrago
Kolumbia nucifrago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Nucifraga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nucifragoj (Nucifraga) aŭ Nuksrompuloj (kio estus traduko al Esperanto de la scienca nomo, kvankam pli preciza estus Pinsemrompuloj, sed ankaŭ pli longa kaj malutila) estas holarktisa kaj orientalisa genro de du specioj de paserinaj birdoj de la familio de Korvedoj, rilata al la garoloj kaj al la korvoj. Unu, la plej konata kiel Nuksrompulo (Nucifraga caryocatactes), loĝas en Eŭropo kaj Azio, dum la alia, Kolumbia nucifrago (Nucifraga columbiana), loĝas en okcidenta Nordameriko.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La plej grava manĝoresurso por ambaŭ specioj estas la semoj (pinikernoj) de diversaj Pinoj (Pinus sp.), ĉefe de tiuj de malvarma klimato (malproksima nordo aŭ alta altitudo) specioj de Vejmuta pino (Pinus subgenro Strobus) kun grandaj semoj: P. albicaulis, P. armandii, P. cembra, P. flexilis, P. koraiensis, P. parviflora, P. peuce, P. pumila, P. sibirica kaj P. wallichiana, kaj ankaŭ la pinsempinoj kaj P. bungeana de la subgenro Ducampopinus. En kelkaj regionoj, kie ne estas iu ajn el tiuj pinoj, ankaŭ la semoj de Piceo (Picea sp.) kaj Avelujo (Corylus sp.) formas gravan parton de la dieto. La bekoj de tiuj birdoj estas specializitaj iloj por elpreni semojn el la pinfruktoj.

Malmanka semaro estas ĉiam stokita por posta uzado kaj pro tio tiu specio responsas por la repliigo de siaj preferataj pinoj ĉe grandaj areoj ĉu bruligitaj de incendio ĉu klarigita de homoj.

Ili manĝas ankaŭ diversajn insektojn inklude larvojn de abeloj kaj vespoj kaj ankaŭ ovojn kaj birdidojn, kaj kadavraĵon kiam troveblas.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestumado okazas ankaŭ frue en tiu genro por fari plej bonan uzadon de pinsemoj stokitaj la antaŭ aŭtuno. La nesto estas kutime konstruita alte en konifero. La ino demetas plej ofte 2-4 ovojn kiuj estas kovataj dum 18 tagoj. Ambaŭ seksoj manĝigas la idojn kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 23 tagoj, sed la junuloj restas kun siaj gepatroj dum multaj monatoj kaj sekvas ilin por lerni la teknikojn de manĝostokado.

Alia[redakti | redakti fonton]

Neniu specio estas migranta, sed ili foriras el siaj teritorioj se okazas malpliiĝo en la kolektado de pinsemoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lanner, R. M. (1996). Made for each other: a symbiosis of birds and pines. OUP ISBN 0-19-508903-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]