Nyeri
Nyeri estas grandurbo (oficiale municipo), universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Kenjo. Ĝi estas ankaŭ administra centro de provinco kaj distrikto.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 00° 25′ S 36° 57′ O / 0.417 °S, 36.950 °O (mapo)Koordinatoj: 00° 25′ S 36° 57′ O / 0.417 °S, 36.950 °O (mapo)
- Loĝantaro: 130.562 en 2005
- Supermara alteco: 1800 m
- Horzono: UTC + 3
Geografio
Nyeri situas sur altebenaĵo en la centro de la lando. Najrobo situas en distanco de 150 km.
Loĝantaro
Pri la loĝantaro estas diversaj kaj malsamaj fontoj, ĉar la censoj kalkulas la gastlaboristojn alimaniere. En Nyeri oni plej ofte parolas la kikujan lingvon.
Historio
Britoj fondis Nyeri-on en 1902, ĉar en tiu loko la britoj venkis la indiĝenojn. Komence ĝi estis tendaro de soldatoj, poste poŝto ekfunkciis, dume la loko estis ankaŭ grava komerca centro. Poste eŭropanoj kaj hinduoj alvenis.
Ekonomio
En Nyeri oni okupiĝas precipe pri administrado. Aliaj okupiĝas pri botelado de diversaj fruktosukoj kaj Koka-kolao. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri kafoj, teoj, legomoj, faboj kaj bredado de bestoj.
Trafiko
Nyeri havas flughavenon kaj 3 ĉefvojojn al direktoj de la ceteraj urboj.
Klimato
Nyeri situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
- tombo de Robert Baden-Powell
- memorkapelo de la italaj falintoj dum la 2-a mondmilito
- en la proksimeco Nacia parko
Famuloj
- Wangari Maathai (Nobel-premio pri paco)