Observatorio de Frasso Sabino
Observatorio de Frasso Sabino | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Osservatorio di Frasso Sabino | |
Kromnomo: Osservatorio Astronomico Virginio Cesarini | |
Lando | Italio |
---|---|
Municipo | Frasso Sabino |
Supermara alteco | 475 m s. m. |
Koordinatoj | 42° 13′ 43″ N 12° 48′ 38″ O / 42.22861 °N, 12.81056 °O (mapo) |
Estiĝo | 1995 |
Posedanto | Associazione Romana Astrofili |
Situo de la observatorio en Italio
| |
Retpaĝo: http://ara.roma.it/osservatorio | |
La Observatorio de Frasso Sabino (ankaŭ konata kiel Observatorio Virginio Cesarini)[1] estas astronomia observatorio konstruita en Frasso Sabino (provinco Rieti, Latio, Italio). Ĝia MPC kodo estas 157 Frasso Sabino.[2]
Ĝi estas fondita en 1991 far'de la Associazione Romana Astrofili (A.R.A. : Roma Asocio de Amatoraj Astronomoj), en malnova muelejo de la 18-a jarcento restaŭrita kaj inaŭgurita la 25-a de novembro 1995, Via Vaschetta - 02030 Frasso Sabino (RI).[3] Ĝi estis nomita en honoro de la itala poeto Virginio Cesarini (1595 – 1624), kiu partoprenis al la fondo de la Nacia Akademio de la Linkoj.
La konstruaĵaro de la observatorio entenas konstantan pri-astronomian ekspozicion, planetarion kaj unu teleskopon Cassegrain kun ĉefa spegulo de 368,3 mm (14,5 coloj).
Laŭ Minor Planet Center, du numerotitajn asteroidoj estis malkovritaj elde tiu observatorio en 2000 kaj 2010.[4]
Malkovritaj asteroidoj : 2 | |
34138 Frasso Sabino | 25-a de aŭgusto 2000 |
257439 Peppeprosperini | 9-a de aŭgusto 2010 |