Planetario Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Planetario Ostrava
(Observatorio kaj planetario de Johann Palisa)
ĉeĥe: Planetárium Ostrava
observatorio
Planetario Ostrava
Oficiala nomo: Planetárium Ostrava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Urbo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Altlernejo mineja - TUO
Situo Planetario Ostrava
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 14″ N 18° 08′ 42″ O / 49.83722 °N, 18.14500 °O / 49.83722; 18.14500 (mapo)
Fondo 15-an de oktobro 1980
Vizito 50 000 ĝis 55 000 pers./jaro
Plej facila aliro el Krásné Pole
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Nomita laŭ Johann Palisa
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: The Observatory and Planetarium of Johann Palisa
Retpaĝo: planetarium.vsb.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Planetario Ostrava (antaŭe Observatorio kaj planetario de Johann Palisa) estas observatorio kaj planetario troviĝanta en ostrava urboparto Krásné Pole.

La konstruaĵo devenas el la jaro 1980, ĝi havas la trian plej grandan ĉambregon de la planetario kun diametro 12,5 metroj kaj komune kun Brno la duan plej grandan projekcian aparaton en Ĉeĥio. La ĉambrego por 100 vizitantoj estas ekipita per projekcia planetario Zeiss RFP DP 2 (meza tipo) kun aldonaj projekciiloj, plu per du paroj de diaprojekciiloj kaj datoprojekciilo.

La planetario projekcias sur artefarita firmamento proksimume 9000 stelojn, planedojn, Sunon, Lunon, kometojn kaj pluaj universajn objektojn. La observatorio estas ekipita en la okcidenta duonkupolo per teleskopo Coudé refraktor (diametro 150 mm), en la orienta kupolo per teleskopoj Meniscas (150 mm), Newtom (300 mm) kaj vico de malpli grandaj transporteblaj lornoj. Parto de la aparata ekipaĵaro estas ankaŭ CCD kamerao SBIG-ST7.

Regule estas aranĝataj agadoj por lernejoj kaj publiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]