Johann Palisa
| Johann Palisa | ||
|---|---|---|
|
Johann Palisa |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Johann Palisa | |
| Dato de naskiĝo | 6-a de decembro 1848 | |
| Loko de naskiĝo | Troppau (nun, Opova en Ĉeĥa Respubliko) | |
| Dato de morto | 2-a de majo 1925 | |
| Loko de morto | Vieno | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 76 | |
Johann Palisa (naskiĝis la 6-an de decembro 1848 en Troppau (nun, Opova en Ĉeĥa Respubliko), mortis la 2-an de majo 1925 en Vieno) estis aŭstra astronomo Li estis unu el plej fruktodonaj malkovrintoj de asteroidoj de sia tempo.
Enhavo |
Vivo [redakti]
Li lernis pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Vieno. Li estis mallongtempe astronomo helpanto en la observejo de Vieno kaj en tiu de Ĝenevo. En 1871 li iĝis direktoro de la Aŭstria-Hungaria Mararmea Observatorio de Pula (nun en Kroatio). Tie, per teleskopo de nur 6 coloj de diametro li malkovris en 1874 sian unuan "malgrandan planeton", kiun li nomis 136 Aŭstrio, honore al la Imperio de Aŭstrio-Hungario. Li malkovris entute 27 objektojn en Pula.
De 1880 al 1919, li reiris en la teamon da astronomoj de la observejo de Vieno, tie li malkovris per vidaj observoj 94 aliajn objektojn kaj evidentigas la asteroidan zonon.
Malkovroj [redakti]
Unu el lia malkovraĵo, la asteroido 719 Albert estis perdita pro malbona kono de ĝia orbito. Malgraŭ intensaj serĉoj far de Palisa mem en 1912 kaj H. D. Curtis en 1913, kaj pli malfrue de Christensen kaj West en 1989, ĝi estis retrovita nur en 2000 per teleskopo de la universitato de Arizono en la kadro de la projekto Spacewatch.
253 Matildo estis fotita en 1997 de la kosmosondilo NEAR Shoemaker, kiu superflugis la astroidon je distanco de 1 200 km kaj faris pli ol 500 fotoj.
243 Idao estis fotita de Galileo en 1993, la kosmosondilo proksimiĝis je 2 390 km de la asteroido.
216 Kleopatro estis observita per radaro, la observado montris ĝian longigitan formon, kiu similas tiun de osto.
140 Ŝivo esti antaŭvidita kiel celo de la kosmosondilo Rosetta. Pro ŝanĝo de programo tiu celo estis forlasita kaj la sondilo iris rekte al la kometo 67P/Ĉurjumov-Gerasimenko.
Honoroj [redakti]
En lia honoro, oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Palisa,
- La asteroido 914 Palisano[1].
Noto kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Fruaj serĉoj pri astroidoj en Aŭstrio
- angle Johann Palisa, plej sukcesa pervida malkovrinto de asteroidoj
- angle Johann Palisa (1848 - 1925) : celebrante la 150-an datrevenon de lia naskiĝo