Okcidenta Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bretonlingva Okcidenta Bretonio kolore kaj galolingva Orienta Bretonio blanke kaj grize.

Okcidenta Bretonio (franclingve Basse-Bretagne, bretonlingve Breizh Izel), estas la nomo opone al orienta Bretonio la tutan okcidentan parton de Bretonio, kie tradicie la bretona lingvo estas parolata, de tio venas ĝia alia nomo « bretonlingva Bretonio ».

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo[redakti | redakti fonton]

Se oni konsideras aliajn ekzemplojn de regionoj kun alta reliefo (Alpoj por ekzemplo) la kvalifikoj « Bas » kaj « Haut » rilatas al la alteco de tiuj regionoj. Nu la alteco de Okcidenta Bretonio (franclingve Basse-Bretagne) estas pli granda tiu de Orienta Bretonio (franclingve haute-Bretagne).

En malnova franca lingvo, « haut » signifis « proksima al la provinca ĉefurbo » kaj « bas » signifis « malproksima de la sama ĉefurbo » kiel montras la ekzemploj de la du Normandioj : franclingva Haute-Normandie estas la regiono proksima al Rouen kiam franclingva Basse-Normandie estas la parto pli malproksima al la provinca ĉefurbo. Same estas por franclingvaj Basse-Lorraine kaj Haute-Lorraine, Bas-Poitou kaj Haut-Poitou, ktp.

La bretona termino « Breizh Izel » enestas en multaj bretonlingvaj kanzonoj de la 19-a kaj 20-a jc. Ĝi estas ankaŭ en la nomo de la regiona radiokanalo France Bleu Breizh Izel, ĉar tiu vorto ne havas aĉigan signifon en la bretona lingvo. Male en la franca lingvo, la termino « bas-breton » regule estis uzata por esprimi malŝaton al bretono aŭ al ties lingvo[1].

La limo inter Okcidenta kaj Orienta Bretonioj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta kaj Orienta Bretonioj oficiale ne ekzistas, ne ekzistas administracia limo. La limo fondita sur la bretonlingva limo sekvis la evoluon de la geografiaj teritorioj de la galoa lingvo kaj de la bretona lingvo ĝis la dua mondmilito.

La ekzisto de du lingve apartaj Bretonioj estas frue atestita. En la 15-a jc, la pontifika kancelario, kiu ordonis al la klerikaro paroli la lingvon de ĝiaj paroĥanoj, distingis inter Brittania gallicana kaj Brittannia britonizans.

Alfred de Courcy substrekas, en Le Breton, en 1840, la radikalajn diferencojn inter la du Bretonioj : « La lingvo konsitigas la plej notindan diferencon ; linio de la buŝo de la rivero Vilaine ĝis Châtelaudren bone apartigus la du partojn de la provinco : oriente de tiu linio, oni aŭdas nur la francan lingvon aŭ bastardan patezon[2] ; sed la kamparano de Okcidenta Bretonio konservis la antikvan idiomon, kaj la Keltoj, liaj prapatroj, rekonus en li siajn trajtojn kaj sango. »

Nun, oni konsideras ke Okcidenta Bretonio konsistas el la tuta departemento Finistère kaj al granda okcidenta parto de la departementoj Côtes-d'Armor kaj Morbihan.

Tiuj limoj estas tamen relativaj: ili ĉiam estis malprecizaj kaj poraj. Rennes kaj precipe Nantes por ekzemplo, kvankam galolingvaj, konis fortan bretonlingvan influon en Mezepoko, kiam en Vannes kaj Brest, en bretonlingva regiono, oni ĉiam parolis bretone kaj france. Same, Saint-Brieuc, en Orienta Bretonio, ĉiam estis konsiderata kiel bretonlingva enklavo en galolingva regiono.

Evoluo de la limo inter Okcienta kaj Orienta Bretonioj[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jc, la oilaj lingvoj (pikarda, britto-romana...) evoluis kun transformo de la "-ac" en "é" aŭ "-ay"... Per loknoma analizo de la komunumoj kies nomoj komenciĝas per "tre-", oni povas difini la galo-bretonan limon en tiu epoko. Ĝi estis tre orienta, apud Nantes kaj Rennes. Por ekzemplo, komunumo de departemento Ille-et-Vilaine, apud Saint-Malo nomiĝas Pleugueneuc : tiu nomo evidente referencas al "plou", kiu bretonlingve signifas paroĥon kaj al Guéhénoc venanta de la nomo de ĝia fondinto.

En 1554, laŭ mara vidpunkto de Jean Fonteneau, ŝipano de La Rochelle, la limo estis inter Saint-Brieuc kaj Le Croisic[3].

En 1806, okazis serĉo de la limo en la departementoj Côtes-du-Nord kaj Morbihan fare de Charles Coquebert de Montbret laŭ peto de imperiestro Napoleono. Komunumoj kiaj Pénestin, Camoël, Péaule, Questembert, Plumelec, Molac, Saint Caradec, Plouagat, Saint-Martin-des-Prés, Saint-Mayeux estis listigitaj en Okcidenta Bretonio.

La okcidentaj bretonoj vidataj de diversaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

La okcidentaj bretonoj estis dum longa tempo aĉe priskribitaj de multaj aŭtoroj. Jam en la 12-a jc, Chrétien de Troyes, en Perceval, skribis : « La bretonoj estas ĉiuj, laŭ naturo, pli stultaj ol brutoj ». Gustave Flaubert skribis pri ili : « Bretonoj : ĉiuj bonkoraj, sed obstinaj ». La kanzonisto Aristide Bruant, en sia "franca-slanga vortaro" (franclingve "Dictionnaire français-argot"), kvalifikis per nigousse (pedikkapulo) : « Li estis nigousse, bretonlingva bretono, malpura kiel kombilo sed brava kiel leono ». Tiu opinio parte ŝuldiĝas al la fakto ke okcidentaj bretonoj parolas lingvon, la bretonan lingvon, nekompreneblan de la francparolantoj : « Ah ! Peste du baragouineux ! » skribis Molière en Les fourberies de Scapin. Laŭ la vortaro Petit Robert, la franca vorto "baragouin" (esperantlingve "fuŝparolado") devenas de la bretonaj vortoj "bara" (pano) kaj "gwen" (vino) kaj signifas fuŝan kaj nekompreneblan lingvaĵon kaj, per etendiĝo, ankaŭ nomas tiun, kiu parolas nekompreneblan lingvon. Henri Busson (1870-1946) asertis: « La ĉefaj trajtoj de la bretona raso estas malpureco, superstiĉo kaj ebrieco »[4]. Sinjorino de Sévigné eĉ skribis : « Kaj ĉiuj parolis tiom bretone ke ni ridegis ».

Auguste Romieu, subprefekto de Morlaix en 1846 skribis : Okcidenta Bretonio, mi ne ĉesos diri, estas aparta regiono, kiu ne plu estas Francio. Kun escepto de la urboj, la resto devus esti submetita al iu speco de kolonia reĝimo. Mi ne troigas. Tiu izoliteco naskita de la lingvo, tiu plenobeo al kutimoj aliloke malaperintaj en la nebulo de l'tempo, postulas apartajn flegojn, kiuj devas antaŭi la ĝeneralan aplikon de la leĝoj de la patrio. Ili estas okcidentaj bretonoj. Ni faru el ili francojn antaŭ ol postuli de ili la komunajn devojn, kiujn ili ne kapablus kompreni. Ni multobligu la lernejojn, ni kreu por la plibonigo de la bretona raso iujn el tiuj premioj, kiuj ni rezervas al la ĉevaloj kaj ni faru ke la klerikaro apogos nin konsentante la unuan komunion nur al la infanoj, kiuj parolas france[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fama ekzemplo estas en fablo de La Fontaine, Le Chartier embourbé : « (...) C'était à la campagne / Près d'un certain canton de la basse Bretagne, / Appelé Quimper-Corentin. / On sait assez que le Destin / Adresse là les gens quand il veut qu'on enrage : / Dieu nous préserve du voyage ! »
  2. la galoa lingvo kiu, tiutempe, estis konsiderata kiel misformon de la franca lingvo.
  3. « De Croisil à Saint-Brieuc, la Basse Bretagne est nation de gens sur soy et n'ont d'amitié à autres nulles nations. Sont gens de grand penne et travail. »
  4. Henri Busson, Manuel de géographie à l'usage des lycées, 1929
  5. Roger Faligot kaj André Bernicot, Ils ont des chapeaux ronds..., Coop Breizh, 2012, [ISBN 978-2-84346-567-3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]