Oppidum Manching

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oppidum Manching
Modelo pri la orienta pordego de la kelta opidumo.
Modelo pri la orienta pordego de la kelta opidumo.
Modelo pri la orienta pordego de la kelta opidumo.
opidumoarkeologia loko [+]
Koordinatoj48° 43′ 0″ N, 11° 31′ 0″ O (mapo)48.716711.5167Koordinatoj: 48° 43′ 0″ N, 11° 31′ 0″ O (mapo)

Oppidum Manching (Bavario)
Oppidum Manching (Bavario)
DEC
Oppidum Manching
Oppidum Manching
Lokigo de Bavario en Germanio

Map
Oppidum Manching
Vikimedia Komunejo:  Oppidum of Manching [+]
vdr

La oppidum Manching estis urbo de keltoj de la La-Tène-kulturo situa borde de la rivero Danubo, en la germana municipo samnoma, sudoriente de Ingolstadt. Fondita en la 3-a jarcento a.K. ĝi estis sur la kruco de du surteraj gravaj vojoj, nome nord-suda ka orient-okcidenta. En tiu epoko la rivero Paar elfluis tie en la Danubon. Antikva riverero disponis de haveno, ĉar la komerco longdistanca estis farita ankaŭ pere de rivera navigado.

Manching estis probable la ĉefa sidejo de la kelta tribo de la vindelikoj (en latina Vindelici) kaj la komerca kaj ekonomia centro plej grava norde de Alpoj en la malfrua epoko de La Tène.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Makedo de la centra zono.

Tiu urbo cirkloforma, en sia maksimuma etendo, okupis 380 hektarojn kaj estis ĉirkaŭita de murego 7,2 km de longa. Ene estis diversaj zonoj: unu de ĝis 500 m larĝa apud la murego, de portempa okupado malhavanta konstruaĵojn (malseka zono por paŝtejoj kaj kultivo). La centra zono 1,4 km longa kun 80 ha estis dense loĝata: oni trovis fundamentojn de konstruaĵoj kun funkcioj precizaj por agrikulturo, diversaj metioj kaj kulto. Oni trovis restojn de templo. Tiu parto estis uzita el fino de la 4-a al la 1-a jarcento a.K. Kuŝejoj de armiloj, bridoj, kaldroneroj, pavimita placo kaj granda nombro de ostoj de infanoj kaj de beboj pruvas ties uzadon por kulto. Ĝis nun oni malkovris aliajn tri kompleksojn kiuj povus esti identigitaj kiel partoj de sanktejo.

Rimarkindis la granda kvanto de ŝlosiloj kaj seruroj trovitaj en tiu granda kelta setlejo, kio indikas, ke ili havis evidente gardindajn riĉojn kaj necesis sekureco pro la densa kunvivado. La trezoretoj de moneroj pruvas la akumuladon de riĉo. La urbo havis propran monerstampejon. Por komerco estis uzitaj orajn monerojn kaj ekde komenco de la 1-a jarcento a.K. ankaŭ de arĝento. La moneroj stampitaj en Manching prezentas fortan kurbon. Krome cirkulis falsaj moneroj, por ekzemplo, el bronzo ŝirmitaj per oro. Por verigi ties valoron kaj aŭtentecon estis precizigaj pesiloj.

La produktado de feraĵoj estis abunda. Oni trovis muldilojn por bronzaĵoj. Oni produktis ankaŭ braceletojn kaj kolierbidojn el vitro. Oni konstatis komercon kun la Romia Imperio pro amforoj kaj ceramiko devenaj el Kampanio. Ostoj de animaloj kaj aliaj elementoj pruvas, ke temas pri loko por foiroj kaj merkato al kio venis najbaraj homoj.

La pinta epoko estis en 150-50 a.K. Oni supozas, ke ĝi estis urba kerno kiu rapidege disvolviĝis. Dum multe da tempo oni kredis, ke la invado fare de romianoj detruis la setlejon, sed nuntempe oni konsideras malprobable ke ĝi estus detruita komplete. Eble la alveno de cimbroj kaj teŭtonoj ĉirkaŭ la jaro 120 a.K. okazigis militkonfliktojn, sed la fino de Manching estis vere okazigita pro la falo de la ekonomiaj sistemoj kiel konsekvenco de la konkeroj de Julio Cezaro en Gaŭlio. La konstanta malpliigo de la loĝantaro kondukis al la abandono de la setlejo kaj al ruinigo de la impona murego, de kiu apenaŭ estis restoj kiam alvenis la romianoj en la jaro 15 a.K. Poste la romianoj konstruis vojstacion (en latina "mansio") kiu aperis kun la nomo Vallatum en la romiaj itineroj.