Orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orelstrigo
Waldohreule in freier Wildbahn.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: Orelstrigo A. otus
Asio otus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Orelstrigo
Vivareo de Orelstrigo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La orelstrigo (Asio otus) estas ĉefe holarktisa birdo kiu apartenas al la strigedoj. Ĝi estas unu de la plej oftaj strigoj en Eŭropo. Krome la specio loĝas en centra Azio ekde Rusio laŭ horizontala zono tra Mongolio al Japanio, en Ameriko en Usono kaj suda Kanado kaj en izolitaj disaj lokoj de centrorienta Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La orelstrigo estas ĉirkaŭ 36 cm longa kaj la enverguro mezuras ĉirkaŭ 95 cm. Vira orelstrigo estas inter 220 kaj 280 gramojn peza, ina inter 250 kaj 370 gramojn. Inoj estas ankaŭ iom pli malhelaj. La grandaj nigrecaj plumoreloj estas rimarkindaj, sed tute ne servas al plibonigo de la aŭdkapablo, ĉar ili ne rilatas al oreloj. Tion vere faras la plumoj kiuj ĉirkaŭas la vizaĝon.

La iriso de la orelstrigo estas brile oranĝflava. La vizaĝo estas dividita per rimarkinda fruntplumaro. La flugiloj estas relative mallarĝaj. La bruneca plumaro de la orelstrigo estas vertikale striita. La tarsoj kaj fingroj estas entute kovritaj de plumoj. La okuloj estas karakteraj en tiuj specioj. Tamen, la okuldisko de A. otus estas pli malhelaj aŭ eĉ ruĝoranĝaj. Tiu nokta specio estas eble pli facile vidata ripozanta en arbo dum sia taga ripoztempo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la orelstrigo estas de februaro al julio. Tiu birdo estas parte migranta, translokiĝante suden vintre el pli nordaj partoj de sia mezvarma teritorio. Ties habitato estas arbaro proksime de malferma kamparo.

Ĝi nestumas en arboj, ofte koniferoj, uzante uzitajn nestojn el branĉetoj de aliaj birdoj kiel kornikoj, korvoj kaj pigoj kaj diversaj akcipitroj. La mezaveraĝa ovodemetado estas de 4-6 ovoj, kaj la kovado mezaveraĝe daŭras 25-30 tagojn. La specio pretas uzi artefaritajn nestokestojn. Malkutima karaktero de tiu specio estas la komuna nestumado en arbustejoj dum la vintraj monatoj.

La orelstrigo ĉasas ĉe malferma kamparo dumnokte. Ĝi estas tre longflugila, kiel la simila marĉostrigo, kaj glitas malrapide per rektecaj flugiloj dumĉase. La manĝaĵoj estas ĉefe roduloj, etaj mamuloj, kaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]