Oreomunnea mexicana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oreomunnea mexicana

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Fagaloj Fagales
Genro: Oreomunnea
Specio: O. mexicana
Oreomunnwa mexicans
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oreomunnea mexicana estas mezamerika arbospecio el la familio de la Juglandacoj (Juglandaceae). La ligno estas malmola kaj estas uzata por fari basbalbatilojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arboj ricevas altokreskon de 15 ĝis 40 m kaj atingas diametron en brusta alteco de ĝis 100 cm. La trunko estas rekta, la disbranĉiĝo komenciĝas relative alte. Apogilradiko formiĝas relative modeste. La [[arboŝelo senŝeliĝas, ĝi havas ruĝe-brunan surfacon kaj estas interne heloranĝkolora . Burĝono kaj branĉoj estas kovrataj de bronze-flavaj, ŝildoformaj skvamoj kaj ne havas harojn.

La folio staras kontraŭe kaj estas parew pinataj, la burĝonoj estas harkovrataj komence, post ili estas kalvaj. La pedunklo longas 1 ĝis 3 cm, ekzistas 2 ĝis 12 raĥidoj. La 4 ĝis 12 pinataj folietoj estas kontraŭstarantaj au diametro en brusta alteco kontraŭstarantaj. La folirando estas glata, unuopaj branĉoj ankaŭ havas foliojn kun malfajne segilforma rando. La folibazo estas simetria aŭ nesemetria, je unu flanko retrorulita kaj kun “oreloj“. La elkresko okazas ĉe pli grandaj arbei trifoje jare en martoĝis junio, en aŭgusto kaj en novembro. Junaj folio estas flave ruĝaj.

La inaj floraroj staras terminale ĉe nunjaraj ŝosoj aŭ en grupoj. Ili staras rekte kaj havas po amento 30 aŭ pli da unuopaj floroj. Dum matureco de la frukto ili pendas. La masklaj floraroj staras terminale kaj formas paniklon el 1 ĝis 6 pendantaj amentoj. Ekzistas regulaj androginaj panikloj: meza ina amento je la bazo estas ĉirkaŭita de 1 ĝis 3 paroj da masklaj amentoj.

La masklaj florok estas malgrandaj. La brakteo estas triloba. Ekzistas 4, malofte 5 föorsegmentoj (sepaloj kaj/aŭ brakteoloj). Ĉiu segmento enfermas parte po 2, malofte po 3 stamenojn. La inaj floroj estas sidantaj ĝis preskaŭ sidantaj kaj staras en angulon de 45° al la akso de la amentoj. La flortubeto estas mallonga, ne superas videble la floran receptaklon. La kvar petalaj loboj estas larĝaj. La pistilo estas mallonga.Floroj kaj folioj aperas samtempe.

La frukto estas mezgranda kaj havas tri flugilojn. La flankaj havas grandecon ĝis 4,5 cm, la mezaj ĝis 3,5 cm. La nuksofrukto estas globforma, ĝis 10 mm granda kaj ĉirkaŭita de maldika (0,03 mm), papersimila kovraĵo. La ŝelo de la nukso havas dikecon de 0,11 mm.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas de la sudo de Meksiko ĝis Kostariko. En Meksikio ĝi precipe troviĝas en la federaciaj ŝtatoj Vera Cruz, Oaxaca kaj Chiapas. Ĝi kreskas en primara arbaro de la nebuloŝtupoen alteco de 1100 kaj 1850 m.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi du subspeciojn:

  • Oreomunnea mexicana subsp. mexicana de Meksikio ĝis Nikaragvo
  • Oreomunnea mexicana subsp. costaricensis en Kostariko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Donald E. Stone: Juglandaceae, in: William Burger (Hrsg.): Flora Costaricensis, Fieldiana Botany, Band 40, 1977, S. 28-53, ISSN 0015-0746
  • Héctor V. Navare Flores: Juglandaceae. Flora de Vera Cruz, Band 31, Instituto Nacional de Investigaciones sobre Recursos Bióticos, Xalapa 1983, ISBN 84-89600-51-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]