Otfried Preussler
El Vikipedio
Otfried PREUSSLER [otfrit projsla] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1923, mortis la 18-an de februaro 2013 en Prien am Chiemsee) estis germana verkisto.
Naskiĝinte en Reichenberg (nuntempe: Liberec en Ĉeĥio) Otfried Preußler unue fariĝis instruisto. Ekde 1970 li plene dediĉis sin al la verkado de Porinfana literaturo.
Listo de verkoj [redakti]
- Der kleine Wassermann (1956)
- Die kleine Hexe (1957)
- Der Räuber Hotzenplotz (1962)
- Das kleine Gespenst (1966)
- Neues vom Räuber Hotzenplotz (1969)
- Krabat (1971)
- Hotzenplotz 3 (1973)
- Die Flucht nach Ägypten (1978)
- Herr Klingsor konnte ein bisschen zaubern (1987)
- Mein Rübezahlbuch (1993)
En Esperanto aperis [redakti]
La Malgranda Sorĉistino / Kun multaj desegnaĵoj de Winnie Gebhardt-Gayler. [Al Esperanto tradukis la familioj Eckert, Fischer kaj Kleemann] - Maribor kaj Durmersheim/Rastatt: Inter-Kulturo 1994. - 129 p. - (Familiaj Libroj ; 1)
ISBN 961-6075-00-4
La libro rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita fare de la malicaj maljunaj koleginoj.