Otto Wilhelm Hermann von Abich
El Vikipedio
| Wilhelm Hermann von Abich | |
|---|---|
![]() |
|
| Naskiĝo | 11-an de decembro 1806 en Berlino |
| Morto | 1-an de julio 1886 en Vieno |
| Portalo pri Homoj | |
Otto Wilhelm Hermann von ABICH (n. la 11-an de decembro 1806 - m. la 1-an de julio 1886) estis germana mineralogo kaj geologo.
Biografio [redakti]
Li estis naskita en Berlino kaj edukita ĉe la loka universitato. Lia plej frua scienca laboro temis pri spineloj kaj aliaj mineraloj. Poste li faris specialajn studojn pri fumaroloj, de la mineralaĵoj ĉe la vulkanaj ventoj, kaj de la strukturo de vulkanoj. En 1842 li estis nomumita profesoro pri mineralogio en la universitato de Dorpat (Tartu), kaj antaŭe donis atenton al la geologio kaj mineralogio de la Rusa Imperio. Loĝante por iom da tempo en Tbiliso, li esploris la geologion de Kaŭkazio. En 1877 li iris al Vieno, kie li mortis.
Publikaĵoj [redakti]
- Vues illustratives de quelques phenomenes geologiques, prises sur le Vesuve et l'Etna, pendant les annees 1833 et 1834 (Berlino, 1836);
- Ueber die Natur und den Zusammenhang der vulcanischen Bildungen (Brunsvigo, 1841);
- Geologische Forschungen in den Kaukasischen Ländern (3 volumoj., Vieno, 1878, 1882, kaj 1887).
